去目錄頁

Tempformoj de la modaloj

Julieno, 2011年12月12日

讯息: 18

语言: Esperanto

Julieno (显示个人资料) 2011年12月12日下午5:41:15

Mi ne komprenas, kial Esperanto havas tempformojn por nur indikativo, kaj ne por infinitivo, kondicionalo aŭ volitivo.
Por solvi tiun gramatikan problemon, mi kreis kelkajn terminaĵojn, kiujn mi kelkfoje uzas : -jus por preterita kondicionalo, -oŭs por futura kondicionalo, -oŭ por futura volitivo, -ji por preterita infinitivo, k.t.p.
Eblas, ke mia metodo estas stulteta unu punkton, do se vi povu doni al mi klarigojn, mi estos dankemega !

Ĝis kaj dankon antaŭe !

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月12日下午6:47:05

Oni povas uzi participojn, ekzemple se vi silentintus, vi restintus filozofo.

Julieno (显示个人资料) 2011年12月12日下午7:07:56

darkweasel:Oni povas uzi participojn.
Precize, tio ne estas tempeco.
Rigardu :
- Mi estos rigardanta bildon 1
- Mi estus rigardanta bildon 2
- Mi estus rigardonta bildon 3
La 1a montras prezenton en futureco.
La 2a montras kondicionalon en prezenteco.
Kaj la 3a montras kondicionalon en futureco.
Oni ne mikspovas la tri. Mi do farus :
Por ke la 2a estas la kondicionala 1a :
- Mi estoŭs rigardanta bildon.
("estoŭs" estanta la mallongigo de "est'os'us" laŭ mia utiligo)
Ĉu vi komprenas ?

Konsente, oni farpovas sen tio. Sed tia gramatikproblemo estas relative ekscitanta, kaj lingvoj kiel Kotava ne havas ĝin.

Dankon malgraŭe, kaj ĝis !

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月12日下午7:12:22

Ial mi ne tre bone komprenas vian problemon, sed oni ja povas - teorie - uzi trioble kunmetitajn verbojn. Ĉu tion vi serĉas?

tommjames (显示个人资料) 2011年12月12日下午8:16:42

Julieno:Mi ne komprenas, kial Esperanto havas tempformojn por nur indikativo, kaj ne por infinitivo, kondicionalo aŭ volitivo.
Probable ĉar ĝi ne bezonas ilin. Kunteksto kutime montras la tempsencon de verbformoj aliaj ol indikativo, kaj kiam la senco estas tamen malklara ja ekzistas aliaj rimedoj por klarigi. darkweasel menciis participojn. Ankaŭ eblas uzi temp-sencajn vortojn (tiam, antaŭe, nun, morgaŭ ktp).

Havi apartajn gramatikajn temp-formojn por la infinitivo volitivo ktp nur enkondukus nenecesan komplikecon, miaopinie. Esperanto jam funkcias sufiĉe bone sen ili.

sudanglo (显示个人资料) 2011年12月12日下午8:48:02

Kiu estas via denaska lingvo, ke vi tiel sentas la bezonon esprimi tion en la verbo?

Kiel vi esprimus en via denaska lingvo hipotezan situacion en la estonto?

Donu ekzempla(j)n frazo(j)n en via denaska, kaj la forumanoj respondos per traduko(j) en Esperanton.

Se mi bone komprenas kion vi diris, vi kredas ke 'mi estus X-anta' nur povas signifi ne-realan nuntempon (efektive -ant signifas samtempon)

Tamen en Esperanto oni povas diri: Se morgaŭ mi estus X-anta.

Tamen multaj preferus diri pli simple: Se morgaŭ mi X-us.

Julieno (显示个人资料) 2011年12月13日上午7:29:45

Jes, kompreneble uzi tempformoj ne estas necesa (eĉ sur indikativo, tial okulumo.gif), sed estus interese havi finaĵojn por tio. Des malpli bone !
Ĉiuokaze, mi tre malofte uzas tiujn terminaĵojn (-oŭs, -oŭ, -jos, -ju, -jus kaj -ji). Mi ŝatas ilin, sed ili ne estas nepre necesaj.

sudanglo (显示个人资料) 2011年12月13日上午10:06:33

Tamen, mi insistas Julien.

Mi volas vidi kiel vi esprimus en via denaska lingvo la distingojn por kiuj vi opinias necesaj viajn novajn sufiksojn.

Julieno (显示个人资料) 2011年12月14日下午2:20:10

sudanglo:Tamen, mi insistas Julien.

Mi volas vidi kiel vi esprimus en via denaska lingvo la distingojn por kiuj vi opinias necesaj viajn novajn sufiksojn.
France ekzistas, mi kredas, preterita kondicionalo kaj eble preterita tempo por la subjonktivo. Ekzemple :
Je mangerais une pomme (Mi manĝus pomon)
J'aurais mangé une pomme (Mi manĝus pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi manĝjus pomon")
Je serais en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon)
J'aurais été en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi estjus manĝanta pomon")
Jen. Sed mi decidis ne plu uzi tiujn formojn.
Ĝis !

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月14日下午2:59:59

Julieno:
sudanglo:Tamen, mi insistas Julien.

Mi volas vidi kiel vi esprimus en via denaska lingvo la distingojn por kiuj vi opinias necesaj viajn novajn sufiksojn.
France ekzistas, mi kredas, preterita kondicionalo kaj eble preterita tempo por la subjonktivo. Ekzemple :
Je mangerais une pomme (Mi manĝus pomon)
J'aurais mangé une pomme (Mi manĝus pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi manĝjus pomon")
Je serais en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon)
J'aurais été en train de manger une pomme (Mi estus manĝanta pomon, sed ĵus aŭ antaŭ, aŭ laŭ mi "Mi estjus manĝanta pomon")
Jen. Sed mi decidis ne plu uzi tiujn formojn.
Ĝis !
Kaj ili ĉiuj (krom mangerais) estas same kunmetitaj formoj kiel la uzo de participoj, kia ĝi estas en Esperanto.

回到上端