본문으로

tvisto!

글쓴이: Chainy, 2011년 12월 12일

글: 3

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오후 7:58:00

De tempo al tempo mi trovas tre amuzajn tradukojn en la angla-Esperanta vortaro de Lernu. Mi ĵus rimarkis jen tian:
twist = tvisto, tvisti, serpentumi,; volviĝi, tordi, kurbiĝadi
Tvisto?! demando.gif

Mi ŝanĝis tiun tradukon kaj nun ĝi aspektas tiel:
twist = tord-i tr, -iĝi, -o; volv-i tr (to wind into a ball, onto a spool etc), -iĝi, -aĵo; serpent(um)i intr (to twist like a snake)

TatuLe (프로필 보기) 2011년 12월 13일 오전 9:29:52

Chainy:Tvisto?! demando.gif
Nu, tvisto estas ekzistanta vorto:
tvisto (tvist·o)
1. rapida para danco populariĝinta en la 1960-aj jaroj; 2. muzikaĵo taŭga por tvistodanco
Eble oni plu havu ĝin en la angla tradukilo sed klarigu ke temas pri danco.

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 13일 오후 1:30:19

TatuLe:
Nu, tvisto estas ekzistanta vorto:

Eble oni plu havu ĝin en la angla tradukilo sed klarigu ke temas pri danco.
Dankon, TatuLe, mi ne pensis pri tio. Mi aldonis 'tvisto' kun rimarkigo pri tio, ke ĝi temas pri la danco.

Mi konfuziĝis ĉar mi rigardis nur en Wells kaj NPIV2002 - tvisto ne estas en tiuj vortaroj. Sed ĝi ja troviĝas en Kondratjev, ReVo kaj Hron.

다시 위로