前往目錄

Esperantigu la kristonaskon!

貼文者: Ryuuichi, 2011年12月12日

訊息: 14

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2011年12月13日上午10:56:38

En la vortaro de Wells, "Santa Claus" tradukiĝas kiel Sankta Nikolao.

dobri (顯示個人資料) 2011年12月13日下午2:57:05

Sahaquiel:En la hispana oni diras "Papá Noel" al la ruĝa viro kiu alportas la donacojn.

Almenaŭ en Kolombio estas alia tradicio, ne la ruĝa homo alportas la donacojn, sed la Knabo Dio aŭ Knabo Jesuo (Niño Dios o Niño Jesús), ĉi-tradicio estis tre kutima, sed nuntempe pro la Usona influo, ankaŭ estas normale vidi tiun ruĝan kaj dikan homon.
Vi feliĉigis min, ĉar en centra Eŭropo (interalie en Ĉeĥio) ankaŭ tradicie alportas donacojn Knabo Jesuo, kvankam la internaciaj supervendejoj trudas per siaj reklamoj Santa Klaŭson. Same kiel antaŭ pli ol 20 jaroj trudis al ni la registaro la rusan Avo-Froston, tamen nia familio ĉiam restas ĉe Knabo Jesuo (oni uzadas pli ofte Jesu-infano, sed tiu estas la sama!).
Sankta Nikolao donacas malgrandajn donacetojn jam la 5-an de decembro vespere, kondiĉe ke la infanoj prezentos iun poeziaĵon aŭ alimaniere montros sian bonkonduton. Kutime li estas akompanata per anĝelo kaj diablo. Se la infano ne kondutis bone, tiam ĝi ricevos batadon de la diablo. La plej malbonajn knabojn la diablo eĉ kaptas kaj ŝovas en sakon, kiun li portas.

urvater (顯示個人資料) 2011年12月13日下午10:00:49

janele:
urvater:
Ryuuichi:Karaj kaj tutmondaj samideanoj, mi havas demadon por ĉiuj vi!

Kiel oni povus nomi tiun ulon, kiu vestas ruĝe kaj alvenas okaze de la kristonasko? okulumo.gif
Saluton,

Vi pravus, se vi parolus bone de tiu, kiu estas proksime de tiu, kiu vestas ruĝe ! Tiuokaze, ne estas facile. En Francio, estas Dupont ; en Hispanio, Lopez eble ; en Ameriko, Mac Cain. Sed, por ĉiuj la aliaj landoj, mi ne scias.
Kiel nomo povus fari la aferon en Esperanto ?

Ĝis revido sal.gif
saluton!
bedaurindas ke francanon nenion scias pri francaj religlioj la rugha vestita homo estis ne ciam rugha vestita, sed estas invado de usana uzado de cocacola kiu donis tiun rughan veston al la sankta Nikolao de nord europana legendo;serchu en google sub sankta Claus eble vi trovos informado iom honesta kaj, alia esperanto reta adreso entenas ankau informoj pri tiu ne kristana homo por iu ajn sed uzita de la katolikanoj per surskribo sur la 25an de decembro ; dato kiu festas la naskigho de Jesus kristus (por la kristianoj); la komercanaro kunprenis tiun bonajhon .
eblas honeste precisigi ke via opinio estas nur la via sen referenco al historio kaj uzado de via referenclando.
estas forumo sed ne malinformo skribejo
samideane (esperantighis en 1962!)
Saluton,

Mi parolis pri tiu, kiu estas proksime al vesta homo ruĝe. Kiel tiu, kiu estas proksime al papo sur lia balkono kaj kiun ĉiuj konas, kaj kiu estas gvidosigno por peti poste :
Kiu estas la persono vestita ruĝe kiu troviĝis proksime al signoro Dupont, aù Mac Cain, aù Smith, aù Lopez... ? Vi vidas tiu ĉi, kiu distribuas donacojn al ĉiuj !
Sed, mia demando estas :
Kiel nomiĝas la signoro Dupont, Lopez... en esperanto ? Estas tre grava !

Se vi trovas tiun tre serioze, mi devas diri ke ... Mi ŝercas ! lango.gif

Bonan vesperon.
sal.gif

Roman_Mutin (顯示個人資料) 2011年12月14日上午9:57:32

Avo frosto, sed li venas ne ja kristnasko, sed je novjaro kun sia nepino Sneguroĉka

回到上端