Al la enhavo

Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?

de Francisko1, 2011-decembro-14

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-01 23:12:26

miĥil:
erinja:Miĥil, bonvolu forredakti la fivortojn de via antaŭa mesaĝo. Mi komprenas ke vi uzas ilin nur kiel ekzempon sed ofendaj vortoj kaj fivortoj estas malpermesitaj en lernu-forumoj.
Iomete ridinde ja estas. Tiuj vortoj ekzistas kaj mi ne uzis ilin ofende Sed ili estas for.
Ni havas striktajn regulojn pri tio en niaj forumoj, kaj estas kialo por tio. Legas niajn forumojn personoj de ĉiuj aĝoj kaj kulturoj. Oni ne povas scii kiel persono de alia kulturo ofendiĝos pri iu vorto.

Mi ne scias ion ajn pri la sentoj malantaŭ la nederlanda vorto kiun vi menciis. Sen en Usono, oni plejparte (krom rep-kantistoj) eĉ ne volas elparoli la vorton kiun vi menciis, kiu temas pri nigruloj. Oni nomas ĝin, simple, "la n-vorto" (eĉ inter plenkreskuloj, kaj eĉ en seriozaj novaĵ-raportoj). Ĝi konsideriĝas, kredeble, la plej ofenda vorto en la usona angla lingvo, pli ofenda ol iu ajn alia malĝentila nomo por etna, rasa, seksa, ajnspeca grupo. Ekzemple, laboranto por loka registaro foje perdis sian postenon ĉar li diris vorton kiu estas simila al tiu vorto [sed bonŝance rapide re-dungiĝis], kvankam la vorto kiun li uzis havas tute alian signifon. Tiel fortaj estas la sentoj pri la vorto!

Eksterlandanoj ofte ne povas kompreni kiel ĝisoste vunda tiu vorto povas esti al usonaj nigruloj, kaj al usonanoj ĝenerale. Ĉi tiu fadeno ne temas pri tio do mi ne diskutos tion detale, sed sufiĉas diri ke tre malmultaj ne-usonanoj (eĉ anglalingvanoj) plene konscias pri la fortegaj sentoj kaj komplika politiko kiuj akompanas tiun vorton.

Parte pro tio fivortoj kaj ofendaj esprimoj estas malpermesitaj en niaj forumoj - vorto kiu estas milde malbona en unu kulturo povas esti profunde vunda en alia, kaj ni volas ke ĉiuj uzantoj sentu sin komfortaj ĉi tie.

mihxil (Montri la profilon) 2012-januaro-02 18:27:15

erinja: Mi ne scias ion ajn pri la sentoj malantaŭ la nederlanda vorto kiun vi menciis. Sen en Usono, oni plejparte (krom rep-kantistoj) eĉ ne volas elparoli la vorton kiun vi menciis, kiu temas pri nigruloj.
Fake eĉ tion mi trovas simple iom ridinda. Homoj estu iomete pli dikhaŭtaj ol tio, certe en internacia kunteksto. Kaj tio ne estas nur neusona vidpunkto. Ekzemple ankaŭ Larry David ridindigis tiun troan sentemon. Sed ne multe gravas al mi, mi jam forredaktis, vi prave rimarkigis ke ne vere koncernas en ĉi tiu fadeno.

Reen al la supro