Al la enhavo

Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?

de Francisko1, 2011-decembro-14

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-30 19:45:14

Ĉio ĉi tiu problemaro oni solvus simple aldonante li kaj ŝi :bovo, libovo, ŝibovo, ĉevalo, liĉevalo, ŝiĉevalo.,patro, lipatro,ŝipatro...
Ne estas tiom malfaĉila.

Ĝisla!

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-30 19:54:03

JUANMA40:Ĉio ĉi tiu problemaro oni solvus simple aldonante li kaj ŝi :bovo, libovo, ŝibovo, ĉevalo, liĉevalo, ŝiĉevalo.,patro, lipatro,ŝipatro...
Ne estas tiom malfaĉila.

Ĝisla!
Vere "interesa" ideo! Kion signifas "ŝipatro"?

hebda999 (Montri la profilon) 2011-decembro-30 19:57:34

dobri:...Kion signifas "ŝipatro"?
Simple - se oni ĉie vidas ŝipajn elementojn, oni povas krii "ŝipatro!!!"...

Oni nepre ŝanĝu ankaŭ la germanan:

Erschüler, Sieschüler, Erlehrer, Sielehrer, Erarzt, Siearzt

La pola lingvo nepre bezonas ŝanĝojn!!!

onojciec, onaojciec

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-30 20:05:13

hebda999:
dobri:...Kion signifas "ŝipatro"?
Simple - se oni ĉie vidas ŝipajn elementojn, oni povas krii "ŝipatro!!!"...
demando.gif

hebda999:Oni nepre ŝanĝu ankaŭ la germanan:

Erschüler, Sieschüler, Erlehrer, Sielehrer, Erarzt, Siearzt

robinast (Montri la profilon) 2011-decembro-30 20:07:25

@Tonyodb:
Estus interesa ekscii, kial vi preferas uzi la neoficialan afikson '-iĉ-' anstataŭ la oficialan afiksecan radikon 'vir-' (kiel proponas PMEG)? Miaopinie, '-iĉ-' ne donas iun klaran avantaĝon.

hebda999 (Montri la profilon) 2011-decembro-30 20:08:18

darkweasel:
hebda999:
dobri:...Kion signifas "ŝipatro"?
Simple - se oni ĉie vidas ŝipajn elementojn, oni povas krii "ŝipatro!!!"...
demando.gif

hebda999:Oni nepre ŝanĝu ankaŭ la germanan:

Erschüler, Sieschüler, Erlehrer, Sielehrer, Erarzt, Siearzt
Mi nur montras la sensencon de tiu ĉi ideo. Kial krei novajn vortojn, se ni jam havas bonajn kaj tre vaste uzatajn?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-30 20:13:55

hebda999:
Mi nur montras la sensencon de tiu ĉi ideo. Kial krei novajn vortojn, se ni jam havas bonajn kaj tre vaste uzatajn?
Evidente vi pravas, sed la rimarkon pri *ŝipatro mi tamen ne komprenis.

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-30 20:32:29

darkweasel:
hebda999:
Mi nur montras la sensencon de tiu ĉi ideo. Kial krei novajn vortojn, se ni jam havas bonajn kaj tre vaste uzatajn?
Evidente vi pravas, sed la rimarkon pri *ŝipatro mi tamen ne komprenis.
Mi komprenis tion kiel: tro da ŝiperoj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-decembro-30 20:46:02

La kritiko ke Esperanto estas seksisma baziĝas en antaŭjuĝo ke la sufikso "-in" diskriminacias virinojn. Kial? Mi same prave povus aserti ke temas pri omaĝo al virina sekso, kiu ricevis "propran" sufikson, dum viroj malhavas ion similan. Komprenu ke temas nur pri lingva konvencio, en si mem neŭtrala. Oni ne atingas egalecon inter la seksoj per etaj lingvaj ŝanĝoj!! La tuta debato estas ridinda. Sed ju pli malgranda problemo des pli longa diskuto.

hebda999 (Montri la profilon) 2011-decembro-30 21:05:57

La virinoj en esperanto estas ruĉulinoj - ili havas radikojn + in finaĵon. La viroj devas sin kontentigi nur per la radikoj mem. Do kiu estas diskriminaciata?

Reen al la supro