Pri la sufikso -in- kaj ĝiaj signifoj
од Vinz, 06. август 2007.
Поруке: 6
Језик: Esperanto
Vinz (Погледати профил) 06. август 2007. 16.22.37
Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Ekz. "La hundino kuras" "Ĝi kuras rapide"
Se estus tiel, esperanto havus grandan avantaĝon kompare al naciaj lingvoj.
Kaj ĉu eblas, ke oni diru la laborsignifojn sen ini-sufikso?:
"Vi estas UNU instruistino", sed
"Vi estas instruisto" (dirita al ino)
Dankon por la respondoj!
amike
mnlg (Погледати профил) 06. август 2007. 16.39.21
Vinz:Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?Pri ĉi tio mi vere ne scius.
Persone mi akceptus vian ekzemplon, sed ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne, mi ne scias.
Kaj ĉu eblas, ke oni diru la laborsignifojn sen ini-sufikso?:Jes. "instruisto" signifas samtempe kaj "ĝenerala instruisto, senregarde de la sekso" kaj "vira instruisto". Ĉi tio ĝenas la puristojn kaj la simetriemulojn, parenteze.
Vinz (Погледати профил) 07. август 2007. 12.34.18
Vinz (Погледати профил) 08. август 2007. 10.56.40
La vorto "ĝi" ne rilatas al tio, ĉu estas ina aŭ vira. Ofte mi uzas ĝin por ne-homo, eĉ se tio havas sekson.Bone, sed, hundino estas "ĝi" kaj ina! Tial ekzistas du "ĝi"j :
1: la vira "ĝi" por hundoj, kokoj, bovoj, ktp...
2: la ina "ĝi" por hundino, kokinoj, bovinoj, ktp..
Ĉu ne?
pacepacapaco (Погледати профил) 08. август 2007. 14.16.58
RiotNrrd (Погледати профил) 11. август 2007. 19.11.36
黄鸡蛋:Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio."Oni" ankaŭ sufiĉas.