Đi đến phần nội dung

Ĉu -ind- egalas -malaĉ- ?

viết bởi Julieno, Ngày 16 tháng 12 năm 2011

Tin nhắn: 8

Nội dung: Esperanto

Julieno (Xem thông tin cá nhân) 19:04:11 Ngày 16 tháng 12 năm 2011

Mi demandamas min pri afiksoj, kaj ofte mi demandas min : "-Eg- estas la malo de -et- (ĉu ne ?). Sed, ĉu estas malo por -aĉ-." Mi nenion trovas, kiam mi serĉis, malon por -aĉ-, do mi ekutiligas novan sufikson, de mi : -ab-. Sed, kelkaj semajnoj antaŭ, mi rimarkis, ke -ind- ŝajnas estpovi ia malo de -aĉ-. Ĉio ĉi iom malordigis miajn ideojn, kaj mi hodiaŭ demandas vin :
Ĉu -ind- povus esti rigarda kiel malo de -aĉ- ?
Dankon por viajn respondojn.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:55:10 Ngày 16 tháng 12 năm 2011

Ne. Komparu:

plibonigaĉi = igi ion pli bona (sed fari tion en fuŝa maniero)
plibonigindi = tia, ke oni devus plibonigi ĝin.

Temas do pri esence malsamaj aferoj.

Koncerne la malon de -aĉ, estis kelkaj proponoj kiel -el kaj -uĵ, sed neniu trovis vastan uzadon - ne indas uzi ilin, ĝis pli da homoj eble iam ekkonos ilin.

Sahaquiel (Xem thông tin cá nhân) 01:39:39 Ngày 17 tháng 12 năm 2011

Vi jam menciis ĝin en la titolo, la malo de -âc- estas -malaĉ-, ĉu ne?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:52:35 Ngày 17 tháng 12 năm 2011

Sahaquiel:Vi jam menciis ĝin en la titolo, la malo de -âc- estas -malaĉ-, ĉu ne?
Kiu tamen pro fonologiaj kialoj ne estas ĉiam tre taŭga por sufiksa uzo.

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 14:06:02 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

-ab- jam ekzistas inter la neoficialaj sufiksoj: -ab-, sed preskaŭ neniu konas ĝin

aliaj propono por -malaĉ- estas -uĵ-

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:21:13 Ngày 18 tháng 12 năm 2011

jan aleksan:-ab- jam ekzistas inter la neoficialaj sufiksoj: -ab-, sed preskaŭ neniu konas ĝin
Ĉu nur mi ne komprenas la rilaton al laŭda sufikso? demando.gif

Julieno (Xem thông tin cá nhân) 18:24:53 Ngày 19 tháng 12 năm 2011

Pli bone estas uzi -uĵ-/-el- ol -ab-, sed pli bone estas ŝanĝi la frazon, por ke ĉiu komprenu, ĉu ne ?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:17:16 Ngày 19 tháng 12 năm 2011

N-true:
darkweasel:
jan aleksan:-ab- jam ekzistas inter la neoficialaj sufiksoj: -ab-, sed preskaŭ neniu konas ĝin
Ĉu nur mi ne komprenas la rilaton al laŭda sufikso? demando.gif
Ne miru. Ne ekzistas iu rilato. jan nur volis diri, ke la sufikso "-ab-" jam ekzistas neoficiale (pseŭdosufikso) kun tute malsimila signifo.
Ah bone, mi ŝajne forgesis pri la unua mesaĝo.

Quay lại