ไปยังสารบัญ

Esperantaj kalandaroj por diversaj landoj

จาก fizikisto, 16 ธันวาคม 2011

ข้อความ 36

ภาษา: Esperanto

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2011, 22:18:21

Ĉu la angloj ne meritas kalendaron?

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 02:13:43

sudanglo:Ĉu la angloj ne meritas kalendaron?
Angloj ne petis ĝin ĉi tie

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 18:29:36

sudanglo:Ĉu la angloj ne meritas kalendaron?
Hm, nu,... en Vikipedio mi legis, ke kiam festotago okazas semajnfine, ĝi ŝoviĝas al lundo (kiel ankaŭ en kelkaj aliaj landoj). Ĉar mi faras la kalendarojn per "OpenOffice Calc" kaj ĉiuj festotagoj estu kalkulitaj per Calc, tiu regulo estas iomete malfacila.

Ĉu en tiu okazo la nomo de la festotago estu skribita je la semajnfino aŭ je la lundo?

Ĉu vi povas doni al mi la Esperantajn nomojn de la festotagoj?

jkph00 (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 18:30:44

fizikisto:Saluton,

Mi faris malgrandajn Esperantajn kalendarojn por diversaj landoj por la venonta jaro. Se vi volas, vi povas elŝuti vian kalendaron:

Aŭstrujo
Belgujo
Germanujo
Francujo
Nederlando
Pollando
Turkujo

Atentu: Eblas, ke la kalendaroj ankoraŭ enhavas erarojn! Bonvolu sciigi min pri eventualaj eraroj.
Saluton fizikisto, kaj dankon ke vi faris ĉi tiuj kalendarojn. Estas kalendaro por usono? Se ne, eblas ke mi sendas festotagojn usonajn al vi ke vi povas verki iun?

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 18:34:13

jkph00:Saluton fizikisto, kaj dankon ke vi faris ĉi tiuj kalendarojn. Estas kalendaro por usono? Se ne, eblas ke mi sendas festotagojn usonajn al vi ke vi povas verki iun?
Saluton jkph00,

Ankaŭ en Usono festotagoj ŝoviĝas de semajnfino al aliaj tagoj. Mi bezonas la ekzaktajn regulojn kaj la Esperantajn nomojn de la festotagoj.

jkph00 (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2011, 00:32:48

fizikisto:
jkph00:Saluton fizikisto, kaj dankon ke vi faris ĉi tiuj kalendarojn. Estas kalendaro por usono? Se ne, eblas ke mi sendas festotagojn usonajn al vi ke vi povas verki iun?
Saluton jkph00,

Ankaŭ en Usono festotagoj ŝoviĝas de semajnfino al aliaj tagoj. Mi bezonas la ekzaktajn regulojn kaj la Esperantajn nomojn de la festotagoj.
Konsentite! Mi provos koletkti la ambaûn. Dankon!

jkph00 (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2011, 14:54:52

fizikisto:
jkph00:Saluton fizikisto, kaj dankon ke vi faris ĉi tiuj kalendarojn. Estas kalendaro por usono? Se ne, eblas ke mi sendas festotagojn usonajn al vi ke vi povas verki iun?
Saluton jkph00,

Ankaŭ en Usono festotagoj ŝoviĝas de semajnfino al aliaj tagoj. Mi bezonas la ekzaktajn regulojn kaj la Esperantajn nomojn de la festotagoj.
Jen la usonaj naciaj festotagoj kai procesoj por datiĝi ilin. Dankon!

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 10:19:13

jkph00:Jen la usonaj naciaj festotagoj kai procesoj por datiĝi ilin. Dankon!
Dankon! Mi ĵus pretigis la usonan kalendaron:

Usono

Bonvolu kontroli la tagojn. Kelkajn tagonomojn mi devis mallongigi.
Ĉu mi indiku "Christmas Eve" kaj "New Years Eve" kiel duonajn festotagojn (kun helgriza fono)? Kiujn Esperantajn nomojn mi uzu por tiuj tagoj?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 22:31:30

fizikisto:Kiujn Esperantajn nomojn mi uzu por tiuj tagoj?
Jen du antaŭaj fadenoj pri la 31a de decembro:
Silvestro or Novjara Turniĝo? (anglalingva)
Kiel ni nomiĝu la vesperon de 31an decembro?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 23:39:19

Kaj esperantia kalendaro???

กลับไปด้านบน