Ĉu vi parolas iun dialekton de via denaska lingvo kaj ĉu vi facile komprenas dialektoparolantoj?
від troyshadow, 18 грудня 2011 р.
Повідомлення: 56
Мова: Esperanto
0b5cur1ty (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 10:26:50
qwertz (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 10:51:03
darkweasel:Mi mem parolas ian mikson inter la viena dialekto kaj la norma germana lingvo.Estas sama situacio en Munkeno. Surloka gazeto Süddeutsche Zeitung menciis tion. Verŝajne tion kaŭzis de infanoj de Munkena alvojaĝintoj(?). Sed laŭ SZ-gazeto oni ankaŭ trovus bavaria dialekto interne ĉeĥa lingvo.
La kialo estas, ke la viena dialekto havas malbonan reputacion - ĝi estas kutime rigardata kiel la lingvo de malriĉuloj kaj proletarioj. Tial jam ekde kelkaj jardekoj gepatroj penas paroli normgermane kun siaj infanoj. Tio rezultigas ian mikson (ofte la vortprovizo fariĝas normgermana, dum la pli bazaj gramatikaĵoj kaj la elparolo restas dialektaj), kiu tiam fariĝas la "denaska lingvo" de tiuj infanoj - ankaŭ de mi, fakte ankaŭ jam de miaj gepatroj.
Mi tre ŝatas bavaria dialekto de Monaco Franze(Helmut Fischer). Li parolis normgermane kun bavarian akzcenton.
antoniomoya (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 11:07:29
troyshadow:Mi iomete scias la hispanan,ĉu vi povus rakonti pri la distingoj ie pli detale?Ekzemple, ni, andaluzanoj, neniam prononcas la pluralajn s-finaĵojn de vortoj (gato, gatoS). La hispana "j" (caja) ni elparolas kiel "h". La litero "v" (venir) ĉiam estas prononcata kiel "b", kaj dependante de la regiono, multaj personoj diras "c" aŭ "z" anstataŭ "s" (Zebiya = Sevilla).
Ĉio ĉi kunigita, la fina rezulto, kiam vi konversacias kun nordhispanulo, estas forta prononca diferenco inter ni du, kaj fojfoje, eĉ nekompreno se vi aldonas iun andaluzan vorton aŭ esprimon. Norduloj emas uzi ĉiujn konsonantojn de la lingvo, kaj suduloj preferas vokalojn (prononcas malmulte da konsonantoj).
Amike.
robinast (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 11:28:02
- Ära karda, lapsekene, ega ta sind ei hammusta .
- Äla pelkää, lapsonen, eikä hän sinua ei pure.
- No peläku-i, latsõkõnõ, egä ta sinno ei purõ.
Nature, mi ne havas malfacilecon kompreni la unuan - sed la dua kaj la tria ambaŭ ja estas egale malfacilaj por mi.
troyshadow (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 12:07:28
antoniomoya:Muchas gracias!troyshadow:Mi iomete scias la hispanan,ĉu vi povus rakonti pri la distingoj ie pli detale?Ekzemple, ni, andaluzanoj, neniam prononcas la pluralajn s-finaĵojn de vortoj (gato, gatoS). La hispana "j" (caja) ni elparolas kiel "h". La litero "v" (venir) ĉiam estas prononcata kiel "b", kaj dependante de la regiono, multaj personoj diras "c" aŭ "z" anstataŭ "s" (Zebiya = Sevilla).
Ĉio ĉi kunigita, la fina rezulto, kiam vi konversacias kun nordhispanulo, estas forta prononca diferenco inter ni du, kaj fojfoje, eĉ nekompreno se vi aldonas iun andaluzan vorton aŭ esprimon. Norduloj emas uzi ĉiujn konsonantojn de la lingvo, kaj suduloj preferas vokalojn (prononcas malmulte da konsonantoj).
Amike.
troyshadow (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 12:28:20
darkweasel:Mi mem parolas ian mikson inter la viena dialekto kaj la norma germana lingvo.Io sama okazas en Rusio-dialekta parolo perceptata kiel vilaĝaĉana kaj maledukitula,oni ridas je ĝi,tial ĉiuj penas relerni literaturan normon.
La kialo estas, ke la viena dialekto havas malbonan reputacion - ĝi estas kutime rigardata kiel la lingvo de malriĉuloj kaj proletarioj. Tial jam ekde kelkaj jardekoj gepatroj penas paroli normgermane kun siaj infanoj. Tio rezultigas ian mikson (ofte la vortprovizo fariĝas normgermana, dum la pli bazaj gramatikaĵoj kaj la elparolo restas dialektaj), kiu tiam fariĝas la "denaska lingvo" de tiuj infanoj - ankaŭ de mi, fakte ankaŭ jam de miaj gepatroj.
Mi iam rigardis intervjueton de 1978 en Vieno, en kiu oni intervjuis ankaŭ junulojn - kaj mi tuj rimarkis, ke tiuj junuloj parolas multe pli dialekte ol la hodiaŭaj!
Mi tamen preskaŭ senprobleme komprenas parolantojn de la viena dialekto kaj la najbaraj dialektoj.
Sahaquiel (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 15:07:48
troyshadow (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 18:10:37
Sahaquiel:Mi loĝas en Kolombio, kaj male en Hispanio, ĉi tie oni parolas la latinamerikan dialekton, unue, kaj due, ene Kolombio mi parolas dialekton nomatan "valodekaŭkan" ĉar mi loĝas en la ĉefurbo de la departemento (provinco) de Valo de Kaŭko. Tio estas ĉefe la parolmaniero kaj ankaŭ kelkaj vortoj kiu la ekestervalodekaŭkanoj ne povas kompreni, kaj ni uzas pronomo "Vos" kaj la konjugacio de tiu pronomo sonas strange por la aliaj.Kiel bonas,ke inter rusaj dialektoj estas nur prononcaj kaj iomete da vortaraj distingoj,eĉ inter la pola kaj rusa lingvoj ekzistas preskaŭ neniuj diferentoj de pronomaj konjugacioj kaj ĉiuj rusaj dialektoj ne havas malsamoj del'gramatiko!
troyshadow (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 18:10:49

troyshadow (Переглянути профіль) 18 грудня 2011 р. 18:17:40
vidas vandenis:En malgranda Litovio samas. Estas kvar bazaj dialektoj, kiuj ankoraŭ havas kelkajn subdialektojn. Oni ne povas diri, ke litovoj de malsamaj regionoj ne interkomprenus, sed estas ne nur prononcado, sed eĉ vortoj, kiujn ne konas alia regiono. Ekz: ŝtono - akmuo,kulis.Ĉu litvianoj komprenas latvianojn kaj reciproke?Vidante la lingvoj estas tre similaj?
Kulo - uodas, kuisis.
Sitelo - kibiras, viedras
Kapo - galva, krame.
k.t p.
Mia konkludo: lernu Esperanton, kaj ni ĉiuj interkomprenos!