ไปยังสารบัญ

Ĉu vi parolas iun dialekton de via denaska lingvo kaj ĉu vi facile komprenas dialektoparolantoj?

จาก troyshadow, 18 ธันวาคม 2011

ข้อความ 56

ภาษา: Esperanto

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2011, 18:35:13

vidas vandenis:En malgranda Litovio samas. Estas kvar bazaj dialektoj, kiuj ankoraŭ havas kelkajn subdialektojn. Oni ne povas diri, ke litovoj de malsamaj regionoj ne interkomprenus, sed estas ne nur prononcado, sed eĉ vortoj, kiujn ne konas alia regiono.

Mia konkludo: lernu Esperanton, kaj ni ĉiuj interkomprenos!
Mi atingis la saman konkludon kiel vi. rideto.gif

Do, ni lernu Esperanton!

Amike.

troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2011, 19:11:44

antoniomoya:
vidas vandenis:En malgranda Litovio samas. Estas kvar bazaj dialektoj, kiuj ankoraŭ havas kelkajn subdialektojn. Oni ne povas diri, ke litovoj de malsamaj regionoj ne interkomprenus, sed estas ne nur prononcado, sed eĉ vortoj, kiujn ne konas alia regiono.

Mia konkludo: lernu Esperanton, kaj ni ĉiuj interkomprenos!
Mi atingis la saman konkludon kiel vi. rideto.gif

Do, ni lernu Esperanton!

Amike.
Iufoje mi vidas denaskalingvajn influojn en esperanto ĉe la forumo kaj aliaj ejoj,mi do opinias,ke estontece ni ekvidos esperantadialektojn,tamen mi esperas,ke ili estos kiel la rusaj: porĉiuj-kompreneblaj.amikeridulo.gif

troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2011, 19:28:33

0b5cur1ty:Mi venas el Anglio sed mi loĝas jam longa tempo en Nederlando kaj mi pli ol pli iom malfacila komprenas dialektojn de la angla lingvo. La dialoktoj en Nordorienta Anglio estas precipa malfacila por mi... kaj mia gepatroj loĝos en Nordorienta Anglio. okulumo.gif
Mi plej bone komprenas la anglan kiam angle parolas rusanoj.Kaj kiel perceptas nian anglan anglalingvanoj?amike

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2011, 19:55:50

troyshadow:Iufoje mi vidas denaskalingvajn influojn en esperanto ĉe la forumo kaj aliaj ejoj,mi do opinias,ke estontece ni ekvidos esperantadialektojn,tamen mi esperas,ke ili estos kiel la rusaj: porĉiuj-kompreneblaj.amikeridulo.gif
Eble tiurilate vi difinu la vorton "dialekto", ĉar laŭ mia kompreno malsama lingvaĵo laŭ la denaska lingvo ne estas dialekto.

robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2011, 20:19:55

Mi parolas la usonan - ne la anglan. Mi ne ĉiam komprenas la anglan ĉar la angloj vivas en tute alia socio ol ni en Usono.

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 02:35:02

robbkvasnak:Mi parolas la usonan - ne la anglan.
Jes, ni scias. Vi daŭre ripetas tion en tiu ĉi forumo, kaj en la komentoj de Libera Folio.

troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 07:16:53

darkweasel:
troyshadow:Iufoje mi vidas denaskalingvajn influojn en esperanto ĉe la forumo kaj aliaj ejoj,mi do opinias,ke estontece ni ekvidos esperantadialektojn,tamen mi esperas,ke ili estos kiel la rusaj: porĉiuj-kompreneblaj.amikeridulo.gif
Eble tiurilate vi difinu la vorton "dialekto", ĉar laŭ mia kompreno malsama lingvaĵo laŭ la denaska lingvo ne estas dialekto.
Mi difinas ĝin kiel prononcaj,vortaraj kaj gramatikaj distingoj,kiuj malfaciligas sed ne ĉesas interkomprenon.Kaj mi ne diris,ke esperantodialektoj jam ekzistas,sed ili ekestos,ĉar e-o estas tre liberema rilate al la prononco kaj gramatikaj iloj del'esprimo,do oni povas uzi vortkonstruaĵojn kaj prononckutimaĵojn parolante en e-o eĉ ne misante e-ajn regulojn.Tamen jenamaniere ja aperas dialektoj-el etaj paroldistingoj permesitaj per reguloj.Do la Fundamento permesas TRE multajn.Amike kaj estimante

troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 07:41:24

Chainy:
robbkvasnak:Mi parolas la usonan - ne la anglan.
Jes, ni scias. Vi daŭre ripetas tion en tiu ĉi forumo, kaj en la komentoj de Libera Folio.
Mi pensas ke "летс ми спик фром май харт" parolita per nia ministro sonis same malbone kaj al usonanoj kaj al angla,ĉar tio sonis ridende eĉ al anglasciantaj rusanoj.amike

troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 11:16:25

vidas vandenis:
troyshadow:
vidas vandenis:En malgranda Litovio samas. Estas kvar bazaj dialektoj, kiuj ankoraŭ havas kelkajn subdialektojn. Oni ne povas diri, ke litovoj de malsamaj regionoj ne interkomprenus, sed estas ne nur prononcado, sed eĉ vortoj, kiujn ne konas alia regiono. Ekz: ŝtono - akmuo,kulis.
Kulo - uodas, kuisis.
Sitelo - kibiras, viedras
Kapo - galva, krame.
k.t p.
Mia konkludo: lernu Esperanton, kaj ni ĉiuj interkomprenos!
Ĉu litvianoj komprenas latvianojn kaj reciproke?Vidante la lingvoj estas tre similaj?
Ĝenerale - ne. Sed tiuj, kiuj loĝas ĉe landlimo kaj ofte interkomunikiĝas, pli malpli bone komprenas unu alian.
Tio okazas ĉe ĉiuj limoj-ekekzistiĝas ia lingvomikso,komprenebla al ambaŭ lingvoprenantaro

flaviocorrea (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2011, 11:51:02

En Brazilo, mi kredas ke ne ekzistas faktajn dialektojn, malgraŭ ke la lingvistoj diras ke jes. En mia denaska regiono havas ian influon el la hispana, ĉefe en la landlimo.

กลับไปด้านบน