Skip to the content

Ĉu vi parolas iun dialekton de via denaska lingvo kaj ĉu vi facile komprenas dialektoparolantoj?

by troyshadow, December 18, 2011

Messages: 56

Language: Esperanto

troyshadow (User's profile) December 20, 2011, 4:07:43 PM

N-true:Similaj aferoj verŝajne ekzistas en ĉiuj lingvoj sufiĉe granda por havi dialektojn aŭ regionajn formojn.
En Germanio estas frazeto: "Ich bin knülle!", kiu en la oriento signifas "Mi estas elĉerpita." sed en la okcidento signifas "Mi estas ebria." — foje okazas amuzaj miskomprenoj inter la homoj, se oni diras tiun frazon. ridulo.gif
En ĉiuj lingvoj estas literaturanormo,kiun uzatas kiam oni temas pri io tre grava kaj miskompreno estas ne permesebla,tamen ja el dialektoj naskiĝas distintaj lingvoj

Sahaquiel (User's profile) December 20, 2011, 7:10:55 PM

Hyperboreus:
robbkvasnak:Ĉitie en sudorienta Florido, en la hispana, papajo estas "fruta bomba", ĉar la vorto papajo ĉitie estas "piĉjo". "Cojer" signifas "veni serĉi" (Te cojeros a las cuarto) kaj ne "fiki". Aŭtobuseto nomiĝas "guaguita" - en aliaj hispanparolantaj landoj "bebo". Por ni en la usona "anglo" estas iu kiu nur parolas la usonan (ni ĉiuj bedaŭras tiujn personojn ĉar ni plejmulte estas minimume dulingvaj). Usonparolantoj ĉitie ofte uzas la vorton "caramba!" aŭ "Dios mio" por esprimi surprizon.
Hm, neniam mi aŭdis vorton 'papajo', eble estas derivaĵo de 'papaya'. La verbo 'recoger' ankaŭ ĉi tie signifas 'veni serĉi', kaj en la Karaiba 'coger' havas la saman signifon.

'Coger' skribatas kun 'g', 'guagüita' (< malgranda 'guagua') kun 'ü' kaj la formo 'cojeros' ne estas hispana. Eble vi volis diri 'cojo' aŭ 'cogeré'.

La vorto 'caramba' estas interesa ĉar nur gringoj ĝin uzas.
Tute ne, en suda kolombio, oni kutime uzas tiun esprimmaniero. En provinzo "Nariño" kaj "Kaŭka" ĉefe. Ili ja diras Karamba.

troyshadow (User's profile) December 20, 2011, 7:53:15 PM

Sahaquiel:
Hyperboreus:
robbkvasnak:Ĉitie en sudorienta Florido, en la hispana, papajo estas "fruta bomba", ĉar la vorto papajo ĉitie estas "piĉjo". "Cojer" signifas "veni serĉi" (Te cojeros a las cuarto) kaj ne "fiki". Aŭtobuseto nomiĝas "guaguita" - en aliaj hispanparolantaj landoj "bebo". Por ni en la usona "anglo" estas iu kiu nur parolas la usonan (ni ĉiuj bedaŭras tiujn personojn ĉar ni plejmulte estas minimume dulingvaj). Usonparolantoj ĉitie ofte uzas la vorton "caramba!" aŭ "Dios mio" por esprimi surprizon.
Hm, neniam mi aŭdis vorton 'papajo', eble estas derivaĵo de 'papaya'. La verbo 'recoger' ankaŭ ĉi tie signifas 'veni serĉi', kaj en la Karaiba 'coger' havas la saman signifon.

'Coger' skribatas kun 'g', 'guagüita' (< malgranda 'guagua') kun 'ü' kaj la formo 'cojeros' ne estas hispana. Eble vi volis diri 'cojo' aŭ 'cogeré'.
La vorto 'caramba' estas interesa ĉar nur gringoj ĝin uzas.
Eĉ rusanoj fojfoje diras "carramba" kaj ju pli ofte uzas "ok" anstataŭ 'ладно'

Hyperboreus (User's profile) December 20, 2011, 9:15:20 PM

Forigite

troyshadow (User's profile) December 22, 2011, 7:52:00 PM

N-true:
troyshadow: En ĉiuj lingvoj estas literaturanormo,kiun uzatas kiam oni temas pri io tre grava kaj miskompreno estas ne permesebla,tamen ja el dialektoj naskiĝas distintaj lingvoj
Ne ĉiuj lingvo havas literaturnomon, ĉar ne ĉiu lingvo havas literaturon aŭ eĉ skriban formon. Fakte nur malmulte havas. Nur la plej grandaj.
Ĝenerale vi ja pravas, ke el dialektoj povas naskiĝi distintaj lingvoj, sed la limo ne estas klare difiniblaj. Oni ne povas diri, ke inter du tagoj (aŭ monatoj aŭ jaroj) du dialektoj evoluis al du malsamaj lingvoj.
Kvankam ofte estas tute klare, ke du "parolmanieroj" estas du apartaj lingvoj (ekz. ĉina kaj germana), kaj ofte subite klaras, ke temas pri du [aŭ pli] dialektoj (ekz. la angla de Usono, Anglio, Kanadio, Aŭstralio ktp.), ofte ne klaras, ĉu temas pri dialektoj en ĉiuj kazoj (vidu la situaciojn lingvajn en Skandinavio, la iama Jugoslavio aŭ en Ĉinio).

troyshadow (User's profile) December 24, 2011, 2:50:45 PM

N-true:@troyshadow:
Kion tio signifas, se vi kopias iun kompletan mesaĝon kiel citaĵon kaj poste ne skribas respondon al ĝi? Ĉu ĝi signifas konsenton aŭ nekomprenon aŭ ĉu vi misklakis ie aŭ...?
tio okazis kiale de interetmissendo

Back to the top