Sporočila: 12
Jezik: Esperanto
Pimen (Prikaži profil) 22. december 2011 14:46:43
Chainy: "During the first stage of treatment for drug addiction, psychological assistance can be effective."Kara Chainy, dankon pro via klara trduko de la frazo. Mi komprenis diferencon pli-malpli.
Mi ne dirus 'aid' en tiu kunteksto, kaj 'assistance' sonas iom pli formala ol la simpla varianto 'help'.
Mi iom ŝanĝis la vortordon, por ke ĝi sonu bone en la angla.
Anstataŭ 'effective' oni povus ankaŭ diri 'beneficial' aŭ 'of benefit'.
Se mi estas vere komprenanta, oni povas diri:
"Psychological aid" = "Психологическая помощь" = "Psikologa helpo" - simile al "first aid" au "medical aid".
"Psychological assistance" = "Психологическая поддержка" = "Psikologa subteno".
Kaj la vorto "help" ne estas tre konvenanta chi tie, char ni diras pri profesia laboro de psikologisto, sed la vorto "help" signifas neformala, amika helpado.
Chainy (Prikaži profil) 23. december 2011 12:27:26
Pimen:"Psychological aid" = "Психологическая помощь" = "Psikologa helpo" - simile al "first aid" au "medical aid".Jes, tiuj estas bonaj ekzemploj pri tio, kiam oni uzas 'aid'. En tia kunteksto, temas pri ia praktika helpo surloke, ofte en urĝa situacio.
"Aid" povas ankaŭ rilati al, ekzemple, 'food aid' (nutrohelpo) al homoj en malriĉaj landoj aŭ regionoj.
"An aid" kiel aĵo aŭ persono estas io aŭ iu kiu helpas. Ekzemple, 'a teaching aid' estas ia aĵo kiu helpas al instruisto lernigi la studentojn.
Pimen:"Psychological assistance" = "Психологическая поддержка" = "Psikologa subteno".Jes, 'assistance' similas al 'support' (subteno) en tiu kunteksto. Vi povas uzi ajnan el la du vortoj.
Pimen:Kaj la vorto "help" ne estas tre konvenanta chi tie, char ni diras pri profesia laboro de psikologisto, sed la vorto "help" signifas neformala, amika helpado.Jes, kiam oni parolas pri profesioj ktp oni preferas uzi pli 'rafinitajn' aŭ 'klerajn' vortojn.
