K vsebini

J ĉirkau vokaloj

od Hyperboreus, 20. december 2011

Sporočila: 20

Jezik: Esperanto

darkweasel (Prikaži profil) 21. december 2011 14:22:47

Hyperboreus:Alia afero ankaŭ interesa estas ke L. L. Zamenhof definis en la Fundamento ke le grafemo < e > ankaŭ povas esti prononcata /eɪ/, do "ekzemple" povas esti prononcata /eɪkzeɪmpleɪ/...

Ĉi tio ja sonas iom stranga al mi.
Ĉu en la anglalingva traduko? Ĝin faris miascie ne Zamenhof mem, sed iu tradukisto, ĉar Zamenhof ne bone regis la anglan. Ĝi enhavas plurajn strangaĵojn kaj malĝustaĵojn.

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:22:59

Forigite

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:25:00

Forigite

darkweasel (Prikaži profil) 21. december 2011 14:30:30

Hyperboreus:
darkweasel:
Hyperboreus:Alia afero ankaŭ interesa estas ke L. L. Zamenhof definis en la Fundamento ke le grafemo < e > ankaŭ povas esti prononcata /eɪ/, do "ekzemple" povas esti prononcata /eɪkzeɪmpleɪ/...

Ĉi tio ja sonas iom stranga al mi.
Ĉu en la anglalingva traduko? Ĝin faris miascie ne Zamenhof mem, sed iu tradukisto, ĉar Zamenhof ne bone regis la anglan. Ĝi enhavas plurajn strangaĵojn kaj malĝustaĵojn.
AAaaaahhhh. Mi komprenis ke Dro Esperanto mem publicis la Fundamenton kvinlingve. Sed laŭ vi aparente mi malpravas.
Nu, ne necese mi pravas, sed la anglalingva versio de la Unua Libro ŝajne ja venas ne de Zamenhof, sed de "R. H. Geoghegan".

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:33:48

Forigite

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:35:16

Forigite

darkweasel (Prikaži profil) 21. december 2011 14:38:54

Hyperboreus:
Tamen ne gravas se Dro Eo ĝin skribis aŭ se tradukisto ĝin tradukis. Se Dro Eo ĝin publicis kaj sekve ĝin bennomis, ankaŭ la angla versio estas per se prava kaj malaliigebla kaj liganta. Ĉu ne?
Teorie.

Vidu tamen ankaŭ la Antaŭparolon:
Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en
la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en
la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin
trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ».

Hyperboreus (Prikaži profil) 21. december 2011 14:45:59

Forigite

darkweasel (Prikaži profil) 21. december 2011 14:53:26

Hyperboreus:
darkweasel:
Hyperboreus:
Tamen ne gravas se Dro Eo ĝin skribis aŭ se tradukisto ĝin tradukis. Se Dro Eo ĝin publicis kaj sekve ĝin bennomis, ankaŭ la angla versio estas per se prava kaj malaliigebla kaj liganta. Ĉu ne?
Teorie.

Vidu tamen ankaŭ la Antaŭparolon:
Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en
la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en
la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin
trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ».
Okej, ĉi tio malfaciligas tutan ĉi tie aferon. Kiu estas sekve la versio originala? Ĉu la germana? Estus interese vidi verkon je papero por scii se la gramatika parto venis originale unlingve aŭ kvinlingve.
La unua eldonita versio estis la ruslingva; sed fakte oni ne povas diri, ke unu el ili estas pli "leĝodona" ol la aliaj. Ĉiuokaze la fakta lingvouzo trovis ian vojon ĉirkaŭ la problemo de eventualaj diferencoj inter la diversaj nacilingvaj versioj, do tio ĉi ne vere gravas en la praktiko.

marcuscf (Prikaži profil) 15. januar 2012 02:09:46

Hyperboreus:Laŭ la Fundamento la grafemo < j > prononcatas /j/.

Tamen, ĉu vi ĝin elparolas tiel?

Ezemple la vorton "fajna" vi prononcas [ˈfaj.na] aŭ [ˈfaɪ̯.na]?

"Konjako" vi prononcas [kon.ˈja.ko], [ko.ˈnja.ko] aŭ [ko.ˈnɪ̯a.ko], [ko.ˈɲa.ko] ?
Kia damne estas la diferenco inter [ˈfaj.na] kaj [ˈfaɪ̯.na]? Mi ja konas la simbolojn, sed mi ne sukcesas prononci ilin malsame.

Ŝajnas al mi ke via demando taŭgus por scienca esploro de fonetikisto, ne por «normalaj» esperantistoj, hahaha. Eĉ se vi instruus al mi la diferencon, mi dubas ĉu mi opinios ĝin sufiĉe grava...

Pri konjako, mi opinias ke nur la lasta prononco estas iomete malĝusta (sono de la hispana ñ), tial mi ne uzas ĝin, sed *ne* tute malĝusta. Mi kredas ke Zamenhof mem parolis pri ĝi en siaj Lingvaj Respondoj.

Nazaj na začetek