Suno turnas
de bildo, 2011-decembro-21
Mesaĝoj: 30
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-21 14:18:07
antoniomoya:Ĉe mi la suno neniam foriras. Ĝi restas ĉiam-esta la tutan jaron. Sed veras ke dum somero ĝi troviĝas rekte super niaj kapoj, kaj nun, vintre, ĝi iom falis suden. Sed ĝi neniam forlasas nin (krom kiam la ĉielo estas nubkovrita)Nu, ankaŭ tie ĉi neniam estas tute senluma tago, sed almenaŭ la solstico signifas, ke la malpliiĝo de la lumo ĉesas.![]()
Amike.
Paulinho (Montri la profilon) 2011-decembro-21 17:38:44
eurimaco (Montri la profilon) 2011-decembro-21 18:20:16
vidas vandenis:::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::*dombola:Kial solstico estas grava por vi?Vintra solstico - Kristnasko. La noktoj mallongiĝas, tagoj longiĝas, Suno revenas!
Kiam estas solstico ĉijare?
Ĉu estas iu festaĵo ĉe via lando /urbo pro tio?
Kiel oni ne ĝojiĝu!
Kara amiko,
Jes, vi devas scii ke Jesuo kristo ne naskiĝis je 25an decembro. Vere neniu scias la veran daton el la naskiĝo de Jesuo Kristo. La Biblio diras nenion pri tiu afero.
Bonvolu vidi kaj legi pri tiu afero en mia blog: niajdeziroj.unblog.fr/
En tiu ĉi blog mi ĉiam skribas la saman artikolon France, ESPERANTE kaj Portugale.
La artikolo estas: KIAM NASKIĜIS JESUO KRISTO ?
Antaŭ cio mi deziaras al vi kaj ankaŭ viaj geamikoj bonan legadon.
Sincere al vi, Eurimaco ( Zorgato de la Muzoj )
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-21 18:42:14
eurimaco:Kaj kiel tio rilatas al nia temo?
Kara amiko,
Jes, vi devas scii ke Jesuo kristo ne naskiĝis je 25an decembro. Vere neniu scias la veran daton el la naskiĝo de Jesuo Kristo. La Biblio diras nenion pri tiu afero.
Bonvolu vidi kaj legi pri tiu afero en mia blog: niajdeziroj.unblog.fr/
En tiu ĉi blog mi ĉiam skribas la saman artikolon France, ESPERANTE kaj Portugale.
La artikolo estas: KIAM NASKIĜIS JESUO KRISTO ?
Antaŭ cio mi deziaras al vi kaj ankaŭ viaj geamikoj bonan legadon.
Sincere al vi, Eurimaco ( Zorgato de la Muzoj )
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
zan (Montri la profilon) 2011-decembro-22 00:08:11
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-22 06:39:04
bildo:Saĝa homo.antoniomoya:Ĉe mi la suno neniam foriras...Tial viaj mandarinoj estas tiaj bongustaj! Mi ĉiam aĉetas ilin.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mi farus la samon se mi ne loĝus tie ĉi.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Amike.
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-22 06:54:26
eurimaco:Jes, vi devas scii ke Jesuo kristo ne naskiĝis je 25an decembro. Vere neniu scias la veran daton el la naskiĝo de Jesuo Kristo.Ŝajnas ke li naskiĝis la 21-a aŭgusto de la 7-a jaro antaŭ nia erao. Vidu:
KIAM NASKIĜIS JESUO KRISTO?
http://www.urantiawiki.org/book/paper.php?paperNB=...
La 25-a decembro, en la unua jarcento, estis la granda festo de Mitra, iu irana dio tre fama dum la romia imperio. Kiam kristanoj finfine venkis, ili prenis tiun daton por festi la naskiĝon de Jesuo.
Amike.
bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-22 07:25:37
zan:Solstico estas iomete grava tago en Japanio. Ĝi estas malpli grava ol ekvinokso. Solstico ne estas ferio, sed ekvinosko estas ferio. Por solstico ni havas malnovan kutimon por la sano. En vintra solstico oni metas en la akvon de bankuvo Yuzu-on. Ĝi similas al globforma citrono kaj pli bone odoras ol citrono. Ĉirkaŭ vintra solstico la suno aperas nur je la sepa kaj malaperas jam je la deksepa. Tio ĝenas min, ĉar mi devas vekiĝi en malvarmo kaj mallumo.Pratempe en mia lando Vintra Solstico estis la plej granda festaĵo. Ĝis kristanoj anstataŭigas ĝin per Kristonasko. Poste oni konvektis Novan Jaron el Ekvinokso al Kristonasko. Nun ni havas tri da festaĵojn vintre: Katolika Kristonasko, Nova Jaro, Ortodoksa Kristonasko. Kvankam la unua kaj reala kialo de festaĵoj estas Vintra Solstico.
Paulinho (Montri la profilon) 2011-decembro-22 19:29:54
La 25-a decembro, en la unua jarcento, estis la granda festo de Mitra, iu irana dio tre fama dum la romia imperio. Kiam kristanoj finfine venkis, ili prenis tiun daton por festi la naskiĝon de JesuoEstis ankaŭ ion kiel "dies solis invicti" - "la tago de de suno neniam venkita".
Tiel oni volis diri ke Jesuo estas tia nova suno... venkanta la morton, kaj la malesperon....
Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-decembro-22 22:29:50
Sed delonge anstataŭ la kristnasko mi "festas" la "Nevenkita Suno"-n (Deus Sol Invictus). Kiu estis tre antikva pagana festo, kiu la eklezio ŝtelis.