Přejít k obsahu

Suno turnas

od uživatele bildo ze dne 21. prosince 2011

Příspěvky: 30

Jazyk: Esperanto

darkweasel (Ukázat profil) 21. prosince 2011 14:18:07

antoniomoya:Ĉe mi la suno neniam foriras. Ĝi restas ĉiam-esta la tutan jaron. Sed veras ke dum somero ĝi troviĝas rekte super niaj kapoj, kaj nun, vintre, ĝi iom falis suden. Sed ĝi neniam forlasas nin (krom kiam la ĉielo estas nubkovrita) rideto.gif

Amike.
Nu, ankaŭ tie ĉi neniam estas tute senluma tago, sed almenaŭ la solstico signifas, ke la malpliiĝo de la lumo ĉesas.

Paulinho (Ukázat profil) 21. prosince 2011 17:38:44

La suno ne foriras. Sed ĉia decembro la nuboj estis malbonhumore. Ili kaŝis la sunon ĉiutempe, dum la monato. Pluvis. La fakuloj en tia afero diris ke la monato decembro 2011 jam estis la plej pluvata inter la lastaj cent decembroj. La povruloj suferas....

eurimaco (Ukázat profil) 21. prosince 2011 18:20:16

vidas vandenis:
dombola:Kial solstico estas grava por vi?
Kiam estas solstico ĉijare?
Ĉu estas iu festaĵo ĉe via lando /urbo pro tio?
Vintra solstico - Kristnasko. La noktoj mallongiĝas, tagoj longiĝas, Suno revenas!
Kiel oni ne ĝojiĝu!
::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::*

Kara amiko,

Jes, vi devas scii ke Jesuo kristo ne naskiĝis je 25an decembro. Vere neniu scias la veran daton el la naskiĝo de Jesuo Kristo. La Biblio diras nenion pri tiu afero.
Bonvolu vidi kaj legi pri tiu afero en mia blog: niajdeziroj.unblog.fr/

En tiu ĉi blog mi ĉiam skribas la saman artikolon France, ESPERANTE kaj Portugale.
La artikolo estas: KIAM NASKIĜIS JESUO KRISTO ?

Antaŭ cio mi deziaras al vi kaj ankaŭ viaj geamikoj bonan legadon.

Sincere al vi, Eurimaco ( Zorgato de la Muzoj )

darkweasel (Ukázat profil) 21. prosince 2011 18:42:14

eurimaco:
Kara amiko,

Jes, vi devas scii ke Jesuo kristo ne naskiĝis je 25an decembro. Vere neniu scias la veran daton el la naskiĝo de Jesuo Kristo. La Biblio diras nenion pri tiu afero.
Bonvolu vidi kaj legi pri tiu afero en mia blog: niajdeziroj.unblog.fr/

En tiu ĉi blog mi ĉiam skribas la saman artikolon France, ESPERANTE kaj Portugale.
La artikolo estas: KIAM NASKIĜIS JESUO KRISTO ?

Antaŭ cio mi deziaras al vi kaj ankaŭ viaj geamikoj bonan legadon.

Sincere al vi, Eurimaco ( Zorgato de la Muzoj )
Kaj kiel tio rilatas al nia temo? demando.gif Vi ŝajne volas nur reklami vian blogon.

zan (Ukázat profil) 22. prosince 2011 0:08:11

Solstico estas iomete grava tago en Japanio. Ĝi estas malpli grava ol ekvinokso. Solstico ne estas ferio, sed ekvinosko estas ferio. Por solstico ni havas malnovan kutimon por la sano. En vintra solstico oni metas en la akvon de bankuvo Yuzu-on. Ĝi similas al globforma citrono kaj pli bone odoras ol citrono. Ĉirkaŭ vintra solstico la suno aperas nur je la sepa kaj malaperas jam je la deksepa. Tio ĝenas min, ĉar mi devas vekiĝi en malvarmo kaj mallumo.

antoniomoya (Ukázat profil) 22. prosince 2011 6:39:04

bildo:
antoniomoya:Ĉe mi la suno neniam foriras...
Tial viaj mandarinoj estas tiaj bongustaj! Mi ĉiam aĉetas ilin. rideto.gif
Saĝa homo. rideto.gif
Mi farus la samon se mi ne loĝus tie ĉi. rido.gif

Amike.

antoniomoya (Ukázat profil) 22. prosince 2011 6:54:26

eurimaco:Jes, vi devas scii ke Jesuo kristo ne naskiĝis je 25an decembro. Vere neniu scias la veran daton el la naskiĝo de Jesuo Kristo.
KIAM NASKIĜIS JESUO KRISTO?
Ŝajnas ke li naskiĝis la 21-a aŭgusto de la 7-a jaro antaŭ nia erao. Vidu:

http://www.urantiawiki.org/book/paper.php?paperNB=...

La 25-a decembro, en la unua jarcento, estis la granda festo de Mitra, iu irana dio tre fama dum la romia imperio. Kiam kristanoj finfine venkis, ili prenis tiun daton por festi la naskiĝon de Jesuo.

Amike.

bildo (Ukázat profil) 22. prosince 2011 7:25:37

zan:Solstico estas iomete grava tago en Japanio. Ĝi estas malpli grava ol ekvinokso. Solstico ne estas ferio, sed ekvinosko estas ferio. Por solstico ni havas malnovan kutimon por la sano. En vintra solstico oni metas en la akvon de bankuvo Yuzu-on. Ĝi similas al globforma citrono kaj pli bone odoras ol citrono. Ĉirkaŭ vintra solstico la suno aperas nur je la sepa kaj malaperas jam je la deksepa. Tio ĝenas min, ĉar mi devas vekiĝi en malvarmo kaj mallumo.
Pratempe en mia lando Vintra Solstico estis la plej granda festaĵo. Ĝis kristanoj anstataŭigas ĝin per Kristonasko. Poste oni konvektis Novan Jaron el Ekvinokso al Kristonasko. Nun ni havas tri da festaĵojn vintre: Katolika Kristonasko, Nova Jaro, Ortodoksa Kristonasko. Kvankam la unua kaj reala kialo de festaĵoj estas Vintra Solstico.

Paulinho (Ukázat profil) 22. prosince 2011 19:29:54

Antoniomoya skribis:
La 25-a decembro, en la unua jarcento, estis la granda festo de Mitra, iu irana dio tre fama dum la romia imperio. Kiam kristanoj finfine venkis, ili prenis tiun daton por festi la naskiĝon de Jesuo
Estis ankaŭ ion kiel "dies solis invicti" - "la tago de de suno neniam venkita".

Tiel oni volis diri ke Jesuo estas tia nova suno... venkanta la morton, kaj la malesperon....

Sahaquiel (Ukázat profil) 22. prosince 2011 22:29:50

En Kolombio la suno ne turnas, almenaŭ ni ne sentas tion. Ĉi tie la suno brilas kaj varmigas la tutan jaron. Anstataŭ Vintro kaj Printempo ni havas epokojn de pluvo kaj de pluvego, ĥe ĥe. Vere ni havas pluvepoko kaj nepluvepoko.

Sed delonge anstataŭ la kristnasko mi "festas" la "Nevenkita Suno"-n (Deus Sol Invictus). Kiu estis tre antikva pagana festo, kiu la eklezio ŝtelis.

Zpět na začátek