Mergi la conținut

Suno turnas

de bildo, 21 decembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 30

Limbă: Esperanto

robinast (Arată profil) 26 decembrie 2011, 11:00:24

Estas ja ege kurioza ke mi nun ĝisjare ekkonsciis, ke Kristnasko signifas laŭlitere 'la nasko de Kristo'... rido.gif Ni en la estona uzas 'jõul' (kutime multenombre 'jõulud') por festo ĉirkaŭ solstico kaj tiu vorto mem ne havas la religian enhavon. Nature, kristanoj ĝojas pri la nasko de Kristo tiam - sed la esenco de 'jõulud' estas ja pli maljuna ol kristanismo. Ĉar 'jõulud' en la estona ne almontras al la nasko de Kristo kaj ne estas kunmetita vorto, mi malsukcesis rekoni tion en la 'kristnasko' ankaŭ...

Tjeri (Arată profil) 26 decembrie 2011, 15:53:46

En esperanto ekzistas la vorto Julo, kiun mi ĉiam uzas prefere al kristnasko.

robinast (Arată profil) 26 decembrie 2011, 16:42:25

Tjeri:En esperanto ekzistas la vorto Julo, kiun mi ĉiam uzas prefere al kristnasko.
Kiel mi nun vidis - vere, jes. Dankon! Sed mia Et-Eo vortaro malfeliĉe nur al 'kristnasko' indikas...

antoniomoya (Arată profil) 26 decembrie 2011, 17:44:24

Tjeri:En esperanto ekzistas la vorto Julo, kiun mi ĉiam uzas prefere al kristnasko.
Mmm... Estas la unua fojo ke mi vidas tiun vorton, "Julo". Mi prenis mian vortaron, kaj jen, tie ĝi estas: paĉjo Noelo. Mi kredis ke li nomiĝis Avo Frosto. Sed ne, lia esperanta nomo estas Julo. (?¿?)

Ĉiaokaze, Julo, miaopinie, ne estas la samo ol Kristnasko, almenaŭ ne festas la saman okazaĵon, ĉu?

Amike.

fstphane (Arată profil) 26 decembrie 2011, 17:54:00

Kristo estas la lumo(sol invictus)en la homo.
En tute homo estas Kristo.
"...tiu ne estas mi kiu vivas,sed Kristo en mi."(Jean)
"Mi estas la vivo,la lumo de la mondo."(Jesuo- KRISTO)

bildo (Arată profil) 26 decembrie 2011, 18:05:02

fstphane:Kristo estas la lumo(sol invictus)en la homo.
En tute homo estas Kristo.
"...tiu ne estas mi kiu vivas,sed Kristo en mi."(Jean)
"Mi estas la vivo,la lumo de la mondo."(Jesuo- KRISTO)
Kristo estas la mito, ne plu. La lumo de la mondo estas Suno.

Tjeri (Arată profil) 26 decembrie 2011, 18:24:09

En PIV, Julo: Festo de vintra solstico . Kun montrofingro al kristnasko.
Pri kio oni festas dum julo, ĉiuj libere elektas, ĉu solsticon, ĉu naskiĝon de kristo, ĉu jaldao, ĉu hanuka, ĉu.... kiel nekredanto mi neniam festas kristnaskon, sed julon.

AlfRoland (Arată profil) 26 decembrie 2011, 18:24:20

fstphane:Kristo estas la lumo(sol invictus)en la homo.
En tute homo estas Kristo.
"...tiu ne estas mi kiu vivas,sed Kristo en mi."(Jean)
"Mi estas la vivo,la lumo de la mondo."(Jesuo- KRISTO)
Jesuo

darkweasel (Arată profil) 26 decembrie 2011, 18:33:52

Tjeri:En PIV, Julo: Festo de vintra solstico . Kun montrofingro al kristnasko.
Pri kio oni festas dum julo, ĉiuj libere elektas, ĉu solsticon, ĉu naskiĝon de kristo, ĉu jaldao, ĉu hanuka, ĉu.... kiel nekredanto mi neniam festas kristnaskon, sed julon.
kristnaskon vi tamen festu kelkajn tagojn post la vintra solstico. rideto.gif

Tjeri (Arată profil) 27 decembrie 2011, 07:44:35

Julon mi festas kelkajn tagojn post la solstico, pro la eraroj de antikvaj kalendaroj, kaj sekteco de regiuloj. Sed tio ne gravas, festosento fajfas pri astronomio kaj religiemuloj.

Înapoi mai sus