去目錄頁

Suno turnas

从 bildo, 2011年12月21日

讯息: 30

语言: Esperanto

bildo (显示个人资料) 2011年12月21日上午5:04:30

Eble solstico ne estas grava por tropikanoj, sed por mi vintra solstico ĉiam estas ĝojo.

dombola (显示个人资料) 2011年12月21日上午10:37:34

Kial solstico estas grava por vi?
Kiam estas solstico ĉijare?
Ĉu estas iu festaĵo ĉe via lando /urbo pro tio?

mihxil (显示个人资料) 2011年12月21日上午11:01:25

vidas vandenis: Vintra solstico - Kristnasko.
Pli malpli. Fakte estas kelkajn tagojn antaŭ kristnasko. Pli malpli nun do. Pli precize: morgaŭ matene.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月21日上午11:07:04

miĥil:Pli precize: morgaŭ matene.
depende de la horzono - je 5:30 utc.

bildo (显示个人资料) 2011年12月21日下午12:21:22

dombola:
Kial solstico estas grava por vi?
Ĉar Suno revenas!
dombola:
Kiam estas solstico ĉijare?
Ĉiam la 21an - 22an de decembro.
dombola:
Ĉu estas iu festaĵo ĉe via lando /urbo pro tio?
Mi havas mian propran festaĵon pro tio. rideto.gif

bildo (显示个人资料) 2011年12月21日下午12:26:22

vidas vandenis:
Vintra solstico - Kristnasko. La noktoj mallongiĝas, tagoj longiĝas, Suno revenas!
Kiel oni ne ĝojiĝu!
Vintra solstico estas vintra solstico, Kristnasko estas Kristnasko. Ili estas la diversaj aferoj.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月21日下午12:40:14

bildo:
Ĉiam la 21an - 22an de januaro.
Decembro, ne januaro.

bildo (显示个人资料) 2011年12月21日下午12:41:59

darkweasel:
bildo:
Ĉiam la 21an - 22an de januaro.
Decembro, ne januaro.
Pardonu, mi eraras. Dankon.

antoniomoya (显示个人资料) 2011年12月21日下午12:53:39

Ĉe mi la suno neniam foriras. Ĝi restas ĉiam-esta la tutan jaron. Sed veras ke dum somero ĝi troviĝas rekte super niaj kapoj, kaj nun, vintre, ĝi iom falis suden. Sed ĝi neniam forlasas nin (krom kiam la ĉielo estas nubkovrita) rideto.gif

Amike.

bildo (显示个人资料) 2011年12月21日下午2:04:17

antoniomoya:Ĉe mi la suno neniam foriras. Ĝi restas ĉiam-esta la tutan jaron. Sed veras ke dum somero ĝi troviĝas rekte super niaj kapoj, kaj nun, vintre, ĝi iom falis suden. Sed ĝi neniam forlasas nin (krom kiam la ĉielo estas nubkovrita) rideto.gif

Amike.
Tial viaj mandarinoj estas tiaj bongustaj! Mi ĉiam aĉetas ilin. rideto.gif

回到上端