본문으로

Demando pri dana frazo

글쓴이: Junpe, 2011년 12월 22일

글: 11

언어: Esperanto

Junpe (프로필 보기) 2012년 2월 6일 오전 3:35:46

Belapo:Kaj mi ne komrenas kio estas Ruĝdoma. Ĉu ĝi estas referenco al la "Ruĝdoma Sonĝo"?
Mi volis diri pri Ruĝdoma kun g x anstataŭ ĝ, kiu skribis en tiu ĉi fadeno, ĉar li skribis, ke mia interpretado estas ĝusta.

Søren Kierkegaard ofte mencias Sokrates en siaj libroj. Li konsideris Sokrates kiel reprezentanto de filozofio. Lia ĉefa intereso estis Jesuo Kristo, sed alte taksis ankaŭ Sokrates, kiu sciis, ke li nenion scias, kaj agis kaj montris tion. La malsameco inter Jesuo Kristo kaj Sokrates fakte ne estas mia intereso, sed Søren Kierkegaard traktis la malsamecon, kaj montris, kio estas la kristanismo. Lia pensado pri pensi kaj agi estas interesa eĉ por mi, kiu ne estas kristano.

다시 위로