Al la enhavo

Demando pri dana frazo

de Junpe, 2011-decembro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2011-decembro-22 04:05:10

Mi volas demandi pri dana frazo en La malsano al morto de Søren Kierkegaard.
Mennesket er Aand. Men hvad er Aand? Aand er Selvet. Men hvad er Selvet? Selvet er et Forhold, der forholder sig til sig selv, eller er det i Forholdet, at Forholdet forholder sig til sig selv;
(http://sks.dk/SD/txt.xml Første Afsnit. A. A.)

Jen "rekta" tradukaĵo:
La homo estas animo. Sed kio estas animo? Animo estas la memo. Sed kio estas la memo? La memo estas rilato, kiu rilatas al si mem, aŭ estas ĝi en la rilato, ke la rilato rilatas al si mem;
Mi volas demandi pri la lasta parto de la frazoj, kiu komencas kun "aŭ".

Ĉu tio signifas:

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) troviĝas ĝi (=la memo) en la rilato, kaj (la memo) estas tio , ke la rilato rilatas al si mem.

- kiel japana tradukisto interpretas - , aŭ

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) (la memo) estas ĝi (= la rilato) en la rilato, en kiu la rilato rilatas al si mem.

- kiel mi interpretas - ?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2012-januaro-14 19:56:46

Junpe:Mi volas demandi pri dana frazo en La malsano al morto de Søren Kierkegaard.
Mennesket er Aand. Men hvad er Aand? Aand er Selvet. Men hvad er Selvet? Selvet er et Forhold, der forholder sig til sig selv, eller er det i Forholdet, at Forholdet forholder sig til sig selv;
(http://sks.dk/SD/txt.xml Første Afsnit. A. A.)

Jen "rekta" tradukaĵo:
La homo estas animo. Sed kio estas animo? Animo estas la memo. Sed kio estas la memo? La memo estas rilato, kiu rilatas al si mem, aŭ estas ĝi en la rilato, ke la rilato rilatas al si mem;
Mi volas demandi pri la lasta parto de la frazoj, kiu komencas kun "aŭ".

Ĉu tio signifas:

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) troviĝas ĝi (=la memo) en la rilato, kaj (la memo) estas tio , ke la rilato rilatas al si mem.

- kiel japana tradukisto interpretas - , aŭ

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) (la memo) estas ĝi (= la rilato) en la rilato, en kiu la rilato rilatas al si mem.

- kiel mi interpretas - ?
Mi kredas ke la dua interpretado estas ĝusta.

Junpe (Montri la profilon) 2012-januaro-15 00:07:14

Koran dankon!

"Io estas en la rilato, ke io rilatas al si mem" devas signifi "io rilatas al si mem", kaj la parto, kiu komencas kun "aŭ" ŝajnas superflua al mi. Sed eble por tiuj, kiuj parolas la danan, estas facile kompreni ĝin, kaj tial ĝi aldoniĝis, mi divenas.

Belapo (Montri la profilon) 2012-februaro-03 13:06:03

Mi pensas ke la 'rekta' tradukaĵo estas fakte la pli ĝusta, kaj mi komprenas la fraso tiamaniere:

1. La memo estas eco en la rilato.
2. Kaj tiu eco estas 'ke la rilato rilatas al si mem', aŭ la eco 'relatado al si mem'.

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-04 08:28:22

Belapo:Mi pensas ke la 'rekta' tradukaĵo estas fakte la pli ĝusta, kaj mi komprenas la fraso tiamaniere:

1. La memo estas eco en la rilato.
2. Kaj tiu eco estas 'ke la rilato rilatas al si mem', aŭ la eco 'relatado al si mem'.
Do ĉu la vorto "ĝi" en
"La memo estas ..., aŭ estas ĝi en la rilato, ke la rilato rilatas al si mem;"
rilatas al "la memo"?

Ĉu la vorto "eller (=aŭ)" igas, ke la verbo "er (=estas)" venas antaŭ "det (=ĝi)"?
Mi volas diri:
ĉu
"det er ..."
fariĝas
"er det ...",
ĉar "eller" aldoniĝas kaj venas antaŭen, same kiel adverboj, kvankam "eller", laŭ mia kompreno, estas konjunkcio?

Belapo (Montri la profilon) 2012-februaro-04 15:21:26

Eble 'ĝi' ne estas bona vorto por traduki 'det' en '..eller er det..'. Pli klara frazo estus '..aŭ ĝi estas tiu en la rilato,..'.
Oni povas fojfoje en la dana preterlasi la unua 'det' en frazoj en la formo '..det er det som..' dum ĝi rilatas al subjekto en alia partfrazo. La unua 'det' estas tiumaniere implicita.

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-05 13:20:55

Belapo:Eble 'ĝi' ne estas bona vorto por traduki 'det' en '..eller er det..'. Pli klara frazo estus '..aŭ ĝi estas tiu en la rilato,..'.
Oni povas fojfoje en la dana preterlasi la unua 'det' en frazoj en la formo '..det er det som..' dum ĝi rilatas al subjekto en alia partfrazo. La unua 'det' estas tiumaniere implicita.
Koran dankon!

Mi opinias, ke via interpreto estas pli natura.

Belapo (Montri la profilon) 2012-februaro-05 13:29:11

Ne dankinde ridulo.gif Estas tre interesa por mi paroli pri filozofio. Sed kial vi legas Kierkegaard?

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-05 15:47:13

Mi scivolas, kion Ruĝdoma dirus pri la interpreto de Belapo.

Belapo:Ne dankinde ridulo.gif Estas tre interesa por mi paroli pri filozofio. Sed kial vi legas Kierkegaard?
Libroj de Søren Kierkegaard estas interesaj. Mi ne samopinias kiel li pri ĉiuj punktoj, sed lia pensado estas interesa. Mi ŝatas lin. Ĉu vi legis iujn librojn de li? Aŭ ĉu vi interesiĝas de iuj aliaj filozofoj?

Belapo (Montri la profilon) 2012-februaro-05 19:00:45

Mi ne legis librojn de li, sed mi volas legi. Aliaj interesaj filozofoj, laŭ mi, estas ekzemple la klasika filozofo Sokrates. Tre interesa estas ke ni konas lin ĉefe per Platon, kaj li neniam skribis niajn ideojn li mem. Ankaŭ interesa estas li ĉar li estas la unua (almenaŭ en la okcidenta tradicio) kiu prezentis la ideon, kiu diras la pli granda scio estas scii ke oni nenion scias.

Kaj mi ne komrenas kio estas Ruĝdoma. Ĉu ĝi estas referenco al la "Ruĝdoma Sonĝo"?

Reen al la supro