目次へ

Demando pri dana frazo

Junpe,2011年12月22日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

Junpe (プロフィールを表示) 2011年12月22日 4:05:10

Mi volas demandi pri dana frazo en La malsano al morto de Søren Kierkegaard.
Mennesket er Aand. Men hvad er Aand? Aand er Selvet. Men hvad er Selvet? Selvet er et Forhold, der forholder sig til sig selv, eller er det i Forholdet, at Forholdet forholder sig til sig selv;
(http://sks.dk/SD/txt.xml Første Afsnit. A. A.)

Jen "rekta" tradukaĵo:
La homo estas animo. Sed kio estas animo? Animo estas la memo. Sed kio estas la memo? La memo estas rilato, kiu rilatas al si mem, aŭ estas ĝi en la rilato, ke la rilato rilatas al si mem;
Mi volas demandi pri la lasta parto de la frazoj, kiu komencas kun "aŭ".

Ĉu tio signifas:

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) troviĝas ĝi (=la memo) en la rilato, kaj (la memo) estas tio , ke la rilato rilatas al si mem.

- kiel japana tradukisto interpretas - , aŭ

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) (la memo) estas ĝi (= la rilato) en la rilato, en kiu la rilato rilatas al si mem.

- kiel mi interpretas - ?

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2012年1月14日 19:56:46

Junpe:Mi volas demandi pri dana frazo en La malsano al morto de Søren Kierkegaard.
Mennesket er Aand. Men hvad er Aand? Aand er Selvet. Men hvad er Selvet? Selvet er et Forhold, der forholder sig til sig selv, eller er det i Forholdet, at Forholdet forholder sig til sig selv;
(http://sks.dk/SD/txt.xml Første Afsnit. A. A.)

Jen "rekta" tradukaĵo:
La homo estas animo. Sed kio estas animo? Animo estas la memo. Sed kio estas la memo? La memo estas rilato, kiu rilatas al si mem, aŭ estas ĝi en la rilato, ke la rilato rilatas al si mem;
Mi volas demandi pri la lasta parto de la frazoj, kiu komencas kun "aŭ".

Ĉu tio signifas:

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) troviĝas ĝi (=la memo) en la rilato, kaj (la memo) estas tio , ke la rilato rilatas al si mem.

- kiel japana tradukisto interpretas - , aŭ

La memo estas rilato (...), aŭ (alivorte) (la memo) estas ĝi (= la rilato) en la rilato, en kiu la rilato rilatas al si mem.

- kiel mi interpretas - ?
Mi kredas ke la dua interpretado estas ĝusta.

Junpe (プロフィールを表示) 2012年1月15日 0:07:14

Koran dankon!

"Io estas en la rilato, ke io rilatas al si mem" devas signifi "io rilatas al si mem", kaj la parto, kiu komencas kun "aŭ" ŝajnas superflua al mi. Sed eble por tiuj, kiuj parolas la danan, estas facile kompreni ĝin, kaj tial ĝi aldoniĝis, mi divenas.

Belapo (プロフィールを表示) 2012年2月3日 13:06:03

Mi pensas ke la 'rekta' tradukaĵo estas fakte la pli ĝusta, kaj mi komprenas la fraso tiamaniere:

1. La memo estas eco en la rilato.
2. Kaj tiu eco estas 'ke la rilato rilatas al si mem', aŭ la eco 'relatado al si mem'.

Junpe (プロフィールを表示) 2012年2月4日 8:28:22

Belapo:Mi pensas ke la 'rekta' tradukaĵo estas fakte la pli ĝusta, kaj mi komprenas la fraso tiamaniere:

1. La memo estas eco en la rilato.
2. Kaj tiu eco estas 'ke la rilato rilatas al si mem', aŭ la eco 'relatado al si mem'.
Do ĉu la vorto "ĝi" en
"La memo estas ..., aŭ estas ĝi en la rilato, ke la rilato rilatas al si mem;"
rilatas al "la memo"?

Ĉu la vorto "eller (=aŭ)" igas, ke la verbo "er (=estas)" venas antaŭ "det (=ĝi)"?
Mi volas diri:
ĉu
"det er ..."
fariĝas
"er det ...",
ĉar "eller" aldoniĝas kaj venas antaŭen, same kiel adverboj, kvankam "eller", laŭ mia kompreno, estas konjunkcio?

Belapo (プロフィールを表示) 2012年2月4日 15:21:26

Eble 'ĝi' ne estas bona vorto por traduki 'det' en '..eller er det..'. Pli klara frazo estus '..aŭ ĝi estas tiu en la rilato,..'.
Oni povas fojfoje en la dana preterlasi la unua 'det' en frazoj en la formo '..det er det som..' dum ĝi rilatas al subjekto en alia partfrazo. La unua 'det' estas tiumaniere implicita.

Junpe (プロフィールを表示) 2012年2月5日 13:20:55

Belapo:Eble 'ĝi' ne estas bona vorto por traduki 'det' en '..eller er det..'. Pli klara frazo estus '..aŭ ĝi estas tiu en la rilato,..'.
Oni povas fojfoje en la dana preterlasi la unua 'det' en frazoj en la formo '..det er det som..' dum ĝi rilatas al subjekto en alia partfrazo. La unua 'det' estas tiumaniere implicita.
Koran dankon!

Mi opinias, ke via interpreto estas pli natura.

Belapo (プロフィールを表示) 2012年2月5日 13:29:11

Ne dankinde ridulo.gif Estas tre interesa por mi paroli pri filozofio. Sed kial vi legas Kierkegaard?

Junpe (プロフィールを表示) 2012年2月5日 15:47:13

Mi scivolas, kion Ruĝdoma dirus pri la interpreto de Belapo.

Belapo:Ne dankinde ridulo.gif Estas tre interesa por mi paroli pri filozofio. Sed kial vi legas Kierkegaard?
Libroj de Søren Kierkegaard estas interesaj. Mi ne samopinias kiel li pri ĉiuj punktoj, sed lia pensado estas interesa. Mi ŝatas lin. Ĉu vi legis iujn librojn de li? Aŭ ĉu vi interesiĝas de iuj aliaj filozofoj?

Belapo (プロフィールを表示) 2012年2月5日 19:00:45

Mi ne legis librojn de li, sed mi volas legi. Aliaj interesaj filozofoj, laŭ mi, estas ekzemple la klasika filozofo Sokrates. Tre interesa estas ke ni konas lin ĉefe per Platon, kaj li neniam skribis niajn ideojn li mem. Ankaŭ interesa estas li ĉar li estas la unua (almenaŭ en la okcidenta tradicio) kiu prezentis la ideon, kiu diras la pli granda scio estas scii ke oni nenion scias.

Kaj mi ne komrenas kio estas Ruĝdoma. Ĉu ĝi estas referenco al la "Ruĝdoma Sonĝo"?

先頭にもどる