目次へ

La estonteco de la lingvo Esperanto

Francisko1,2011年12月22日の

メッセージ: 28

言語: Esperanto

Francisko1 (プロフィールを表示) 2011年12月22日 16:46:02

1.-Fine, ĉiuj rimarkos klare ke lingvoj estas negoco kaj ke voleco por vera komunikado neniam ekzistis.

2.-Ke la homaro neniam lernos sufiĉe bone naturan lingvon.

3.-La plej riĉa lando en la mondo proponos artefaritan lingvon kopiante Esperanton sed kun vortaro bazata en ilia lingvo.

4.-Ili ne kopios la malperfektaĵojn de Esperanto: seksa konfuzo, ne eblo uzi akuzativon en nomoj de urboj, ktp...

5.-Tiaj malperfektaĵoj estos la perfekta rezonado por ke ili diru ke ili ne volas trudi ilian lingvon, nur ili volas ke la proponata ligvo estu pli perfekta (egale kiel Zamenhof proponis Esperanton sen la malperfektaĵoj de Volapuk).

6.-Esperantistoj sentos nin tre malgaje konsiderante ke ni havis multajn jarojn por solvi la etajn malperfektaĵojn de Esperanto sed ke pro la rigiduloj neniam ni vere povis fari tion efektive.

7.-Tiel, la plej riĉa lando trudos sian kulturon kaj ĉiuj aliaj kulturoj poiome izoliĝos ĝis malaperiĝo.

8.-Malfieraj esperantistoj rekonos nian kulpon ĉar ni ne luktis sufiĉe.

Pri kio kion mi diris ci konsentas kaj pri kio ci ne konsentas? (Ci povus skribi la numerojn konsentatajn laŭ la numeroj kiun mi indikis supre)

Kaj krome, bonvolu partopreni la enketon. Dankon.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:49:53

Francisko1:1.-Fine, ĉiuj rimarkos klare ke lingvoj estas negoco kaj ke voleco por vera komunikado neniam ekzistis.

2.-Ke la homaro neniam lernos sufiĉe bone naturan lingvon.

3.-La plej riĉa lando en la mondo proponos artefaritan lingvon kopiante Esperanton sed kun vortaro bazata en ilia lingvo.

4.-Ili ne kopios la malperfektaĵojn de Esperanto: seksa konfuzo, ne eblo uzi akuzativon en nomoj de urboj, ktp...

5.-Tiaj malperfektaĵoj estos la perfekta rezonado por ke ili diru ke ili ne volas trudi ilian lingvon, nur ili volas ke la proponata ligvo estu pli perfekta (egale kiel Zamenhof proponis Esperanton sen la malperfektaĵoj de Volapuk).

6.-Esperantistoj sentos nin tre malgaje konsiderante ke ni havis multajn jarojn por solvi la etajn malperfektaĵojn de Esperanto sed ke pro la rigiduloj neniam ni vere povis fari tion efektive.

7.-Tiel, la plej riĉa lando trudos sian kulturon kaj ĉiuj aliaj kulturoj poiome izoliĝos ĝis malaperiĝo.

8.-Malfieraj esperantistoj rekonos nian kulpon ĉar ni ne luktis sufiĉe.

Pri kio kion mi diris ci konsentas kaj pri kio ci ne konsentas? (Ci povus skribi la numerojn konsentatajn laŭ la numeroj kiun mi indikis supre)

Kaj krome, bonvolu partopreni la enketon. Dankon.
Sukceson en via lukto kontraŭ ventomueliloj, Don Kiĥoto!!

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年12月22日 20:29:49

Mi esperas, ke finfine oni enkondukos Esperanton en lernejojn kaj Esperanto venkos.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月22日 23:57:23

Mi sugestas al vi Francisko ke viaj mesaĝoj ricevus pli favoran konsideron se vi ne obstinus uzi 'ci'.

Tio prezentas vin kiel personon kiu ne lernis Esperanton, aŭ ne traktas la lingvon serioze.

lgg (プロフィールを表示) 2011年12月23日 2:47:30

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

dukemasuya (プロフィールを表示) 2011年12月23日 8:33:41

Francisko1:4.-Ili ne kopios la malperfektaĵojn de Esperanto: seksa konfuzo, ne eblo uzi akuzativon en nomoj de urboj, ktp...

5.-Tiaj malperfektaĵoj estos la perfekta rezonado por ke ili diru ke ili ne volas trudi ilian lingvon, nur ili volas ke la proponata ligvo estu pli perfekta (egale kiel Zamenhof proponis Esperanton sen la malperfektaĵoj de Volapuk).

6.-Esperantistoj sentos nin tre malgaje konsiderante ke ni havis multajn jarojn por solvi la etajn malperfektaĵojn de Esperanto sed ke pro la rigiduloj neniam ni vere povis fari tion efektive.
Mi ne ofte komentas pri tiu ĉi temo, tamen mi volas komenti en ĉi tiu fadeno. Mi ne konsentas kun ĉi tiu nocio, ke Esperanto plibonigendas. Krom la malperfektaĵoj kun nomoj en la akuzativo, ĝi estas ege bona lingvo. Eĉ la akuzativo ebligas flekseblecon en poemoj kaj en babilado inter personoj de diversaj devenoj lingvaj. Do la akuzativo ne estas ia malhelpo al la lingvo. Kaj opiniante tion, mi ne estas rigidulo. Vivu Esperanto!

lgg:
maratonisto:Mi esperas, ke finfine oni enkondukos Esperanton en lernejojn kaj Esperanto venkos.
De kie havas vi tiuy qi sovetaqa traytas? "ONI enkondukos!" Ji estas ekvivalente de konfidi totalmalvenkon kay senpovecon de Esperanto, qar ji bezonas la jandarmon por igi popoloy lerni Esperanton kontraw ilia volo!
Mi petas vin, ke vi bonvole skribu laŭ la kutima maniero kaj ne trolumu ĉirkaŭ la forumo. Dankon!

lgg (プロフィールを表示) 2011年12月23日 17:13:14

dukemasuya:Mi petas vin, ke vi bonvole skribu laŭ la kutima maniero kaj ne trolumu ĉirkaŭ la forumo.
Tio estas, kontesti esence vi ne povas. Tiel ni registros.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月23日 17:38:56

lgg:
dukemasuya:Mi petas vin, ke vi bonvole skribu laŭ la kutima maniero kaj ne trolumu ĉirkaŭ la forumo.
Tio estas, kontesti esence vi ne povas. Tiel ni registros.
Kara lgg, se vi parolas pri vi mem, bonvolu uzi la pronomon mi kaj ne vi. senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif rubo.gif rubo.gif rubo.gif

dukemasuya (プロフィールを表示) 2011年12月23日 22:58:38

lgg:
dukemasuya:Mi petas vin, ke vi bonvole skribu laŭ la kutima maniero kaj ne trolumu ĉirkaŭ la forumo.
Tio estas, kontesti esence vi ne povas. Tiel ni registros.
Mi petis vin, reskribu vian antaŭan mesaĝon laŭ la kutimaj skribreguloj por ke mi povu kompreni vin. Ĉion konsiderinte, ĉi tiu forumo ja estas esperantlingva, ne esperantida.

erinja (プロフィールを表示) 2011年12月24日 2:17:55

sudanglo:Mi sugestas al vi Francisko ke viaj mesaĝoj ricevus pli favoran konsideron se vi ne obstinus uzi 'ci'
Povus esti ke personoj ofendiĝas ke Francisko nomas ilin 'ci' sen eĉ koni ilin, kaj tial rifuzas respondi.

Francisko, ĉu ankaŭ en via denaska lingvo vi ci-diras al ĉiu persono kiun vi renkontas? Kaj se ne, kial vi faras tion en Esperanto, eĉ se vi supozas ke oni efektive uzas la vorton "ci" en Esperanto?

先頭にもどる