Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

Vinisus (Vise profilen) 31. aug. 2015 12.22.22

Same en sia vico ĉiu el ni sentas la fluadon de la riverego nomata "Tempo", t.e. ĉiu sekundo pasinta estas miraklo, kiu neniam plu revenos.

dobri (Vise profilen) 31. aug. 2015 15.26.53

Rizoto estas ankaŭ bongusta manĝaĵo.

alfavera (Vise profilen) 31. aug. 2015 17.40.32

Mi pri la rizoto tute konsentas kun vi!

dobri (Vise profilen) 1. sep. 2015 19.25.31

Vetero daŭre estas suna, tial mi morgaŭ planos iun ekskurson.

Vinisus (Vise profilen) 1. sep. 2015 20.38.54

Esperanto nuntempe flugas de loko al loko per la flugiloj de facila reto.

dobri (Vise profilen) 2. sep. 2015 05.37.12

Rimarkis mi, ke en la reto troviĝas tiom multe da diversaj esperantaĵoj, ke unu homo ne kapablos tralegi ĉiujn.

alfavera (Vise profilen) 2. sep. 2015 09.57.26

Ĉefe mi ĉeestas ĉe FB kie mi interalie havas kelkajn esperantistajn geamikojn, kaj ĉe Lernu.net en ĉi tiu trankvila fadeno.

dobri (Vise profilen) 2. sep. 2015 11.21.21

Feliĉe mi povas renkonti vin ĉi tie, kiam en FB mi ne sukcesis instali ĝin.

Vinisus (Vise profilen) 2. sep. 2015 19.23.56

Ĝustadire okazas ĉio en sia oportuna tempo.

ratkaptisto (Vise profilen) 3. sep. 2015 06.52.55

Tial vi ja ne devas hasti.

Tilbage til start