Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-31 12:22:22

Same en sia vico ĉiu el ni sentas la fluadon de la riverego nomata "Tempo", t.e. ĉiu sekundo pasinta estas miraklo, kiu neniam plu revenos.

dobri (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-31 15:26:53

Rizoto estas ankaŭ bongusta manĝaĵo.

alfavera (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-31 17:40:32

Mi pri la rizoto tute konsentas kun vi!

dobri (Montri la profilon) 2015-septembro-01 19:25:31

Vetero daŭre estas suna, tial mi morgaŭ planos iun ekskurson.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-01 20:38:54

Esperanto nuntempe flugas de loko al loko per la flugiloj de facila reto.

dobri (Montri la profilon) 2015-septembro-02 05:37:12

Rimarkis mi, ke en la reto troviĝas tiom multe da diversaj esperantaĵoj, ke unu homo ne kapablos tralegi ĉiujn.

alfavera (Montri la profilon) 2015-septembro-02 09:57:26

Ĉefe mi ĉeestas ĉe FB kie mi interalie havas kelkajn esperantistajn geamikojn, kaj ĉe Lernu.net en ĉi tiu trankvila fadeno.

dobri (Montri la profilon) 2015-septembro-02 11:21:21

Feliĉe mi povas renkonti vin ĉi tie, kiam en FB mi ne sukcesis instali ĝin.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-02 19:23:56

Ĝustadire okazas ĉio en sia oportuna tempo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-septembro-03 06:52:55

Tial vi ja ne devas hasti.

Reen al la supro