Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-14 06:44:46

Tamen mi pensas ke la tempo estas eco de la naturo, kion vi opinias?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-14 13:03:12

Por mi tempo kaj naturo estas ĝemelaj fratoj, "Ne estas iu ajn logika vojo por la eltrovo de la elementaj leĝoj; la sola vojo estas tiu de la intuicio." (Albert Einstein).

petitka (Montri la profilon) 2016-majo-15 09:02:35

Prave, tempo kaj naturo estas eternaj, dum la homaro kondutos korfavore.

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-15 11:55:48

Kuniklo rapide kuras por atingi ĝustatempe enirejon de sia subtera domo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-15 12:42:49

Disvastigu la esperon por pli bonaj tagoj, ĉar la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.

Clarence666 (Montri la profilon) 2016-majo-15 15:06:07

Vinisus:Disvastigu la esperon por pli bonaj tagoj, ĉar la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.
Po unu bonan tagon ri havas cxiujare.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-15 16:27:07

Eble vi volus diri: po unu bona tago vi havas ĉiujare, ĉar po estas prepozicio kiu ne postulas akuzativon. Ekz-e ili trinkis po unu glaso. Se ne estas tio, kion vi volas diri, bonvolu pardoni min. Plej amike.

Clarence666 (Montri la profilon) 2016-majo-15 16:33:38

Vinisus:Eble vi volus diri: po unu bona tago vi havas ĉiujare, ĉar po estas prepozicio kiu ne postulas akuzativon. Ekz-e ili trinkis po unu glaso. Se ne estas tio, kion vi volas diri, bonvolu pardoni min. Plej amike.
Vi duonpravas. Prepozicio "po" ne postulas akuzativon, sed ne malpermesas gxin. LMS ambaux "po unu bona tago" kaj "po unu bonan tagon" gxustas. Nur "da" kaj "el" kaj "al" absolute malpermesas akuzativon.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-15 17:14:25

Oni devas uzi akuzativon post sur, en, inter kaj aliaj, kiam estas mova verbo; ekz-e metu ĝin en la rubujon krom ĝis, al, ĉar la du lastaj jam montras vomon, kaj da montras kvanton.

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-16 05:56:15

Ĉiusomere ni iras ĉe marbordo, ĉar ni ŝatas spekti la ondojn, aŭskulti la bruon kaj flari la salan odoron de la akvo.

Reen al la supro