去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7, 2011年12月25日

讯息: 8885

语言: Esperanto

alfavera (显示个人资料) 2016年5月14日上午6:44:46

Tamen mi pensas ke la tempo estas eco de la naturo, kion vi opinias?

Vinisus (显示个人资料) 2016年5月14日下午1:03:12

Por mi tempo kaj naturo estas ĝemelaj fratoj, "Ne estas iu ajn logika vojo por la eltrovo de la elementaj leĝoj; la sola vojo estas tiu de la intuicio." (Albert Einstein).

petitka (显示个人资料) 2016年5月15日上午9:02:35

Prave, tempo kaj naturo estas eternaj, dum la homaro kondutos korfavore.

alfavera (显示个人资料) 2016年5月15日上午11:55:48

Kuniklo rapide kuras por atingi ĝustatempe enirejon de sia subtera domo.

Vinisus (显示个人资料) 2016年5月15日下午12:42:49

Disvastigu la esperon por pli bonaj tagoj, ĉar la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.

Clarence666 (显示个人资料) 2016年5月15日下午3:06:07

Vinisus:Disvastigu la esperon por pli bonaj tagoj, ĉar la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.
Po unu bonan tagon ri havas cxiujare.

Vinisus (显示个人资料) 2016年5月15日下午4:27:07

Eble vi volus diri: po unu bona tago vi havas ĉiujare, ĉar po estas prepozicio kiu ne postulas akuzativon. Ekz-e ili trinkis po unu glaso. Se ne estas tio, kion vi volas diri, bonvolu pardoni min. Plej amike.

Clarence666 (显示个人资料) 2016年5月15日下午4:33:38

Vinisus:Eble vi volus diri: po unu bona tago vi havas ĉiujare, ĉar po estas prepozicio kiu ne postulas akuzativon. Ekz-e ili trinkis po unu glaso. Se ne estas tio, kion vi volas diri, bonvolu pardoni min. Plej amike.
Vi duonpravas. Prepozicio "po" ne postulas akuzativon, sed ne malpermesas gxin. LMS ambaux "po unu bona tago" kaj "po unu bonan tagon" gxustas. Nur "da" kaj "el" kaj "al" absolute malpermesas akuzativon.

Vinisus (显示个人资料) 2016年5月15日下午5:14:25

Oni devas uzi akuzativon post sur, en, inter kaj aliaj, kiam estas mova verbo; ekz-e metu ĝin en la rubujon krom ĝis, al, ĉar la du lastaj jam montras vomon, kaj da montras kvanton.

alfavera (显示个人资料) 2016年5月16日上午5:56:15

Ĉiusomere ni iras ĉe marbordo, ĉar ni ŝatas spekti la ondojn, aŭskulti la bruon kaj flari la salan odoron de la akvo.

回到上端