Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2016-majo-17 08:36:40

alfavera:Ĉiusomere ni iras ĉe marbordo, ĉar ... akvo
Al maro mi neniam iras, cxar gxi etas plena je sxarkoj!!!

LMS akuzativo povas aperi post "po" "krom" kaj "anstataux".

"iras cxe marbordo" cxu mankas akuzativo aux ne? Alia duba situacio.

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-17 09:29:02

Ŝafoj vivas en mia lando, sed ŝarkoj ne venas ĝis Belgio.

[ La detala gramatiko 10.2.4.2 diras 'Ĉe aliaj lokaj prepozicioj ol EN, SUR kaj SUB oni ofte ne uzas direktan N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaŭ ĉe aliaj lokaj prepozicioj, se tio helpas al KLARECO'. Lasta ekzemplo de tiu gramatikero: 'Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.'
Do mi povas diri 'iri ĉe marbordo' (la kunteksto montras la direkton, espereble) aŭ 'iri ĉe marbordon'(tute klare). Fakte, mi ankaŭ havis dubon pri la -n en ĉi tiu kazo.]

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-17 11:02:13

Bene, mi devas adapti min al Esperanto, ne Esperanton al mi.

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-18 06:52:30

Mirinde ke nia internacia lingvo estis elpensata de unu homo, L. Zamenhof.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-18 12:56:39

Zorgon mi devas havi por ke pesimismo kaj ribelo ne gastu en miaj sentoj, sensentigante aŭ ekscitante miajn nervojn.

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-24 17:35:41

Nigra mi estas, sed bela, diras la virino en la Kanto de Kantoj de la Biblio.

dobri (Montri la profilon) 2016-majo-24 17:50:01

Baldaŭ venos nokto, sed mi havas ankoraŭ sufiĉe multe da laboro.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-24 17:58:29

Ludo estas ĉiam plezura kaj distra laboro.

alfavera (Montri la profilon) 2016-majo-24 18:18:42

Lemuroj estas speco de simioj, sed ili malmulte similas al la homoj, ne kiom la ĉimpanzoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-24 20:04:24

Ĉiu ŝuldo, kiun oni prokrastas, estas ŝarĝita per interezo, tial pli malfacile elpagebla.

Reen al la supro