본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Liter-vort-frazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2011년 12월 25일

글: 8885

언어: Esperanto

Clarence666 (프로필 보기) 2016년 5월 17일 오전 8:36:40

alfavera:Ĉiusomere ni iras ĉe marbordo, ĉar ... akvo
Al maro mi neniam iras, cxar gxi etas plena je sxarkoj!!!

LMS akuzativo povas aperi post "po" "krom" kaj "anstataux".

"iras cxe marbordo" cxu mankas akuzativo aux ne? Alia duba situacio.

alfavera (프로필 보기) 2016년 5월 17일 오전 9:29:02

Ŝafoj vivas en mia lando, sed ŝarkoj ne venas ĝis Belgio.

[ La detala gramatiko 10.2.4.2 diras 'Ĉe aliaj lokaj prepozicioj ol EN, SUR kaj SUB oni ofte ne uzas direktan N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaŭ ĉe aliaj lokaj prepozicioj, se tio helpas al KLARECO'. Lasta ekzemplo de tiu gramatikero: 'Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.'
Do mi povas diri 'iri ĉe marbordo' (la kunteksto montras la direkton, espereble) aŭ 'iri ĉe marbordon'(tute klare). Fakte, mi ankaŭ havis dubon pri la -n en ĉi tiu kazo.]

Vinisus (프로필 보기) 2016년 5월 17일 오전 11:02:13

Bene, mi devas adapti min al Esperanto, ne Esperanton al mi.

alfavera (프로필 보기) 2016년 5월 18일 오전 6:52:30

Mirinde ke nia internacia lingvo estis elpensata de unu homo, L. Zamenhof.

Vinisus (프로필 보기) 2016년 5월 18일 오후 12:56:39

Zorgon mi devas havi por ke pesimismo kaj ribelo ne gastu en miaj sentoj, sensentigante aŭ ekscitante miajn nervojn.

alfavera (프로필 보기) 2016년 5월 24일 오후 5:35:41

Nigra mi estas, sed bela, diras la virino en la Kanto de Kantoj de la Biblio.

dobri (프로필 보기) 2016년 5월 24일 오후 5:50:01

Baldaŭ venos nokto, sed mi havas ankoraŭ sufiĉe multe da laboro.

Vinisus (프로필 보기) 2016년 5월 24일 오후 5:58:29

Ludo estas ĉiam plezura kaj distra laboro.

alfavera (프로필 보기) 2016년 5월 24일 오후 6:18:42

Lemuroj estas speco de simioj, sed ili malmulte similas al la homoj, ne kiom la ĉimpanzoj.

Vinisus (프로필 보기) 2016년 5월 24일 오후 8:04:24

Ĉiu ŝuldo, kiun oni prokrastas, estas ŝarĝita per interezo, tial pli malfacile elpagebla.

다시 위로