Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

kristamanto (Montri la profilon) 2017-februaro-20 00:36:18

Danke al l' maltoleremo, la saĝaj terloĝantoj foriris, tiel malfacile reunuigeblaj, surplanede malkune kaj malamike.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-februaro-20 01:25:39

Multaj malsanoj de la korpo venas de la spirito.

alfavera (Montri la profilon) 2017-februaro-22 14:15:35

Sendube post la publikiĝo de multaj skandaloj pri publikaj financoj multaj civitanoj intencas ŝanĝi sian baldaŭan voĉdonon.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-februaro-22 18:17:31

Vicatendantaroj plenaj de espero ne mankas; domaĝe, ĉar la politikistoj devenas de la sama kata sako.

alfavera (Montri la profilon) 2017-februaro-23 11:41:58

Se vi kredus ke ĉiuj malbone agadas, tiam via seniluzia parolo tute pravus, sed restas ankaŭ politikistoj honestaj kaj kuraĝaj.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-februaro-23 13:47:16

Kia naiveco! Ne forgesu, ke la besta homo estas filo de la Naturo, kaj ke la Naturo malamas egalecon. Krom Mahatmo Gandhi, ĝis nun mi ne aŭdis paroli pri politikisto, kiu ne avidas povon.

alfavera (Montri la profilon) 2017-februaro-27 19:29:51

Politikaj aferoj necesigas povon, ĉar necesas decidoj pri ĝeneralaj aferoj kaj la politika diferenco estas nuntempe laŭ mi inter vera diktaturo kaj malpli diktatura regado.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-februaro-27 21:26:01

Revo pri prospero sur la Tero signifas riĉecon, feliĉon. La plejparto el la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton, superregadon...

alfavera (Montri la profilon) 2017-marto-05 08:53:04

Skuu la likvaĵon, verŝu unu kuleron de ĝi kaj trinku tuj; via tuso baldaŭ mildiĝos kaj kuraciĝos.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-marto-05 11:44:29

Kun ĝojo kaj fidante mi blinde sekvos la preskribon de mia kuracistino.

Reen al la supro