去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7, 2011年12月25日

讯息: 8885

语言: Esperanto

kristamanto (显示个人资料) 2017年2月20日上午12:36:18

Danke al l' maltoleremo, la saĝaj terloĝantoj foriris, tiel malfacile reunuigeblaj, surplanede malkune kaj malamike.

Vinisus (显示个人资料) 2017年2月20日上午1:25:39

Multaj malsanoj de la korpo venas de la spirito.

alfavera (显示个人资料) 2017年2月22日下午2:15:35

Sendube post la publikiĝo de multaj skandaloj pri publikaj financoj multaj civitanoj intencas ŝanĝi sian baldaŭan voĉdonon.

Vinisus (显示个人资料) 2017年2月22日下午6:17:31

Vicatendantaroj plenaj de espero ne mankas; domaĝe, ĉar la politikistoj devenas de la sama kata sako.

alfavera (显示个人资料) 2017年2月23日上午11:41:58

Se vi kredus ke ĉiuj malbone agadas, tiam via seniluzia parolo tute pravus, sed restas ankaŭ politikistoj honestaj kaj kuraĝaj.

Vinisus (显示个人资料) 2017年2月23日下午1:47:16

Kia naiveco! Ne forgesu, ke la besta homo estas filo de la Naturo, kaj ke la Naturo malamas egalecon. Krom Mahatmo Gandhi, ĝis nun mi ne aŭdis paroli pri politikisto, kiu ne avidas povon.

alfavera (显示个人资料) 2017年2月27日下午7:29:51

Politikaj aferoj necesigas povon, ĉar necesas decidoj pri ĝeneralaj aferoj kaj la politika diferenco estas nuntempe laŭ mi inter vera diktaturo kaj malpli diktatura regado.

Vinisus (显示个人资料) 2017年2月27日下午9:26:01

Revo pri prospero sur la Tero signifas riĉecon, feliĉon. La plejparto el la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton, superregadon...

alfavera (显示个人资料) 2017年3月5日上午8:53:04

Skuu la likvaĵon, verŝu unu kuleron de ĝi kaj trinku tuj; via tuso baldaŭ mildiĝos kaj kuraciĝos.

Vinisus (显示个人资料) 2017年3月5日上午11:44:29

Kun ĝojo kaj fidante mi blinde sekvos la preskribon de mia kuracistino.

回到上端