본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Liter-vort-frazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2011년 12월 25일

글: 8885

언어: Esperanto

alfavera (프로필 보기) 2017년 4월 1일 오후 4:43:39

Pego estas mezgranda birdo kiu ofte martelas arbotrunkon kaj kiu fendas kavon en ĝi por sia nesto.

Vinisus (프로필 보기) 2017년 4월 1일 오후 5:20:51

Neniu solvos viajn problemojn, se vi mem ne decidas alfronti ilin kaj ilin solvi; saĝa kaj laborema pego! ridulo.gif

Серёга (프로필 보기) 2017년 4월 1일 오후 7:04:42

Pri pego mi ekpensis ke ĝi en pencon povas beke martelbeki najlon.

Vinisus (프로필 보기) 2017년 4월 1일 오후 8:27:19

Ni ne parolis pri tekniko de la birdeto nur pri ĝia laboro.

alfavera (프로필 보기) 2017년 4월 3일 오후 7:25:55

Laŭdebla laboro de energia vivulo kiu loĝas - malsilente - en niaj arbaroj. .

Vinisus (프로필 보기) 2017년 4월 3일 오후 8:04:18

Aŭdu kun sento, ĉar la birdo adaptas sin al la naturo, dum la homo adaptas la naturon al si.

alfavera (프로필 보기) 2017년 4월 4일 오후 6:08:51

Sendube la bestoj nur modeste influas la naturon, ekzemple la kastoro pri rivereto kie ĝi konstruas baraĵon.

Серёга (프로필 보기) 2017년 4월 4일 오후 6:22:51

Branon malŝatas rano.

Vinisus (프로필 보기) 2017년 4월 4일 오후 7:35:56

Racie, la naturo laŭ sia eblo konsciigas la oveton de papilio algluita sube de la arbfolio pri la vivo de raŭpo, de krizalido, de papilio.

alfavera (프로필 보기) 2017년 4월 8일 오후 4:57:57

Papera papilio ankaŭ ĝojigas homojn pro la gajaj koloroj kaj la malpezo de la insekto, kiun ni imagas flugetanta tra la aero.

다시 위로