Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-15 12:20:03

Frazoj belaj kaj profundaj kiel en religiaj aŭ literaturaj tekstoj multe impresas homojn.

Серёга (Montri la profilon) 2017-aprilo-15 13:32:42

Heju vin vi kredi degni. ( Tio estas ĝusta al mi ridulo.gif ) Ne forgesu vi komenci vian frazon de ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-15 13:41:15

donu al vi ĉiutage bonajn legaĵojn, ĉar ili riĉigas la menson kvietigas la koron kaj stimulas la progreson.

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-16 17:37:56

Per spirado eniras aero la nazon kaj tie ni sentas la internan tuŝadon, same kiam spiro forlasas la korpon tra la naztruoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-16 19:00:26

Ne nur en la edukejoj ni povas studi. La vivo mem estas malfermita libro, instruanta tiun, kiu deziras lerni.

Smalde (Montri la profilon) 2017-aprilo-16 20:40:58

Laŭ mia opino, eksterlernado povas esti pli grava ol lernado en edukejoj, sed de tio ne sekvas ke oni devas prokrasti la lernaĵon kiam oni devus esti lernanta; mi ekzemple vere devus ekmalprokrasti nun.

#KOR

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-16 22:06:11

Neniam unu sole estas sufiĉa, certe, la du lernadoj estas nepre necesaj. Mi lernis ke la korpa juneco estas nedaŭra, kaj la verdaj jaroj pasas rapide, tamen la lernotempo daŭras la tutan ekzistadon.

Amike!

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-17 17:25:00

Evidente ĉe studentoj nun venis la tempo por koncentriĝi pri la kurslibroj, sed bona babilado de tempo al tempo ankaŭ necesas.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-aprilo-17 18:05:37

Neniu trafas la celitan vojon sen la ĉiutaga klopodo; oni ne atendu, ke antaŭ si falos kvazaŭ magie, la muregoj de Jeriĥo, netuŝitaj de si eĉ per fingropinto.

alfavera (Montri la profilon) 2017-aprilo-19 07:16:14

Fruktoj de niaj klopodoj estas multaj, eĉ neatenditaj kaj ni do kore daŭrigu nian strebadon.

Reen al la supro