前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

貼文者: cFlat7, 2011年12月25日

訊息: 8885

語言: Esperanto

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月15日下午12:20:03

Frazoj belaj kaj profundaj kiel en religiaj aŭ literaturaj tekstoj multe impresas homojn.

Серёга (顯示個人資料) 2017年4月15日下午1:32:42

Heju vin vi kredi degni. ( Tio estas ĝusta al mi ridulo.gif ) Ne forgesu vi komenci vian frazon de ridulo.gif

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月15日下午1:41:15

donu al vi ĉiutage bonajn legaĵojn, ĉar ili riĉigas la menson kvietigas la koron kaj stimulas la progreson.

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月16日下午5:37:56

Per spirado eniras aero la nazon kaj tie ni sentas la internan tuŝadon, same kiam spiro forlasas la korpon tra la naztruoj.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月16日下午7:00:26

Ne nur en la edukejoj ni povas studi. La vivo mem estas malfermita libro, instruanta tiun, kiu deziras lerni.

Smalde (顯示個人資料) 2017年4月16日下午8:40:58

Laŭ mia opino, eksterlernado povas esti pli grava ol lernado en edukejoj, sed de tio ne sekvas ke oni devas prokrasti la lernaĵon kiam oni devus esti lernanta; mi ekzemple vere devus ekmalprokrasti nun.

#KOR

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月16日下午10:06:11

Neniam unu sole estas sufiĉa, certe, la du lernadoj estas nepre necesaj. Mi lernis ke la korpa juneco estas nedaŭra, kaj la verdaj jaroj pasas rapide, tamen la lernotempo daŭras la tutan ekzistadon.

Amike!

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月17日下午5:25:00

Evidente ĉe studentoj nun venis la tempo por koncentriĝi pri la kurslibroj, sed bona babilado de tempo al tempo ankaŭ necesas.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年4月17日下午6:05:37

Neniu trafas la celitan vojon sen la ĉiutaga klopodo; oni ne atendu, ke antaŭ si falos kvazaŭ magie, la muregoj de Jeriĥo, netuŝitaj de si eĉ per fingropinto.

alfavera (顯示個人資料) 2017年4月19日上午7:16:14

Fruktoj de niaj klopodoj estas multaj, eĉ neatenditaj kaj ni do kore daŭrigu nian strebadon.

回到上端