לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

של cFlat7, 25 בדצמבר 2011

הודעות: 8885

שפה: Esperanto

Vinisus (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2017, 12:14:53

Se iu projekto de ni ellaborita malsukcesis, ni ne bedaŭru, nek forlasu ĝin pro tio. La vivo konsistas el lecionoj, kiuj ripetiĝas ĝis kiam ĝi ĝuste fiksiĝas.

alfavera (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2017, 17:46:06

Flaras la hundo odoron de iu besto kaj ek! ĝi rapidegas en la trovita direkto.

Vinisus (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2017, 18:36:12

Do, mi flaras la odoron de Esperanto, kaj rapidegas al ĝia interna ideo. Ĝenevo, 1906 la dua parolado de Zamenhof.

Серёга (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2017, 19:19:40

Zebuoj kaj zeboj savadis sin de leono.

Vinisus (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2017, 21:01:57

Luli ilin sovaĝa besto, sed antaŭ tiu neevitebla fatalo; inter mortaj kaj vunditaj saviĝis ĉiuj.

alfavera (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2017, 07:20:30

Ĉirkaŭbrakis mi la karajn amikojn, kiujn mi revidis post longa tempo.

Vinisus (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2017, 14:19:26

Tiamaniere oni respondecas ne nur pri tio, kion oni faras, sed ankaŭ pri siaj ideoj kaj sintenoj antaŭ aliaj individuoj.

alfavera (הצגת פרופיל) 6 במאי 2017, 18:25:49

Intensa rigardo, firma manpremo kaj afabla rideto agrable tuŝis nin ĉe la unua renkontiĝo kun li.

Vinisus (הצגת פרופיל) 6 במאי 2017, 22:37:00

La afektado estas konduta malordo kaj la sindeteno estas simptomo de malsekureco, ĉar trankvilaj kondutoj estas la rezulto de intima realigo.

Maria45 (הצגת פרופיל) 22 במאי 2017, 13:58:05

rekonkeri la bonan spacon al vi destinitan, jen estas via tasko!

לראש הדף