본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Liter-vort-frazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2011년 12월 25일

글: 8962

언어: Esperanto

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 24일 오후 3:45:44

Sezonon mi pasigas nutrante la lumon de la espero.

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 24일 오후 4:57:03

En la antaŭa korto la belsonaj birdoj trovis semprovizilon, kiun ni enmetis antaŭnelonge.

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 24일 오후 6:34:27

Ankoraŭ mi devas lerni pluan aferon, ĉiam akceptante novajn kontribuojn.

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 24일 오후 7:42:51

Katastrofe, kiam la lastaj gutoj eniris la lagon, kreita per riverbaraĵo, ĝi krevegis!

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 24일 오후 9:34:00

Kio ajn okazas mi restas konfidema. Se ĉio estas nefavora kaj la malsukceso minacas min per malespero.

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 24일 오후 11:44:23

Mi dankas, kiam la situacio ŝajnas havi neniajn bonajn alternativojn.

alternativoj

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 12:32:24

Amara okazaĵo kelkfoje ne sin prezentas, sed la aferoj ne ĉiam estas tiaj, kiaj prezentiĝas, sed kiaj iliaj intimaj valoroj atingas nin.

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 1:21:03

Nun la suno brilas kaj la vetero agrablas, sed la prognozo estas, ke neĝos posttagmeze.

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 6:16:17

Por eskimo povas esti agrabla vetero, sed por mi, kiu naskiĝis en nordoriento de Brazilo, kie la varmo atingas dum preskaŭ la tuta jaro 34 gradojn Celsius estas vera katastrofo. ridulo.gif

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 25일 오후 8:32:04

Kiam ŝi estis eta infano ŝi ne povas paroli...nun ŝi estas plejaĝa virino kaj neĉesas babili.

다시 위로