ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

จาก cFlat7, 25 ธันวาคม 2011

ข้อความ 8885

ภาษา: Esperanto

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 20 มกราคม 2020, 19:49:46

En la plej granda vidpunkto, ni povas vidi pli bone nian propran signifon.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 20 มกราคม 2020, 23:38:28

Se mi bone pripensas pri mia signifo sur la tersurfaco mi tuj subite konkludas, ke mi estas mortema, kaj ke baldaŭ mi ne plu ekzistos, kaj venos alia familio loĝi en mia portempa domo, certe, ili scios nenion pri mia ekzistado.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2020, 05:42:20

El la ĝenigaj pensoj venis unu, kiu donas iom da espero: eble multaj homoj lernos paroli la internacian lingvon!

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2020, 11:42:07

La sinsekvo de la tempo estas neevitebla, kaj post la okazoĵo ĝi ṕerdiĝas; la geamataj estuloj kiuj forpasis por ni neniam plu revenos. Vi pravas pri Esperanto, ĉar ĝi certe, jes ja estas kunulo por la tuta vivo.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2020, 02:09:28

Versaĵoj bibliaj multaj enhavas tre gravajn kaj vivvigligajn instruaĵojn.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2020, 15:25:04

Inter batalantoj la pravo estas ĉiam de tiu, kiu ne envolvas sin en vanajn diskutojn. "Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?" (Sankta Marko 15----34-35) Laŭ mi ne estas vivvigligaj vortoj, sed malespero antaŭ la terura fino, kiu rondiras ĉiun el ni.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 23 มกราคม 2020, 04:06:54

DISAWIA:
sudanglo:cFlat, ĉu arboj havas brakojn en Esperantujo? Mi ĉiam supozis ke ili havas branĉojn
-La unua vorto de la dua frazo komenciĝu je la unua litero de la lasta vorto de la unua frazo. Je ĉi tiu ekzemplo, 'i' estas la unua litero de 'interbraĉe', kiu estas la lasta vorto de la frazo.
[jes]

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 23 มกราคม 2020, 04:08:28

Nepre oni povas trovi kontraŭajn ekzemplojn.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 23 มกราคม 2020, 12:16:31

Ekzistas ankaŭ en Esperanto, kaj ĉiu ajn lingvo metaforo por ke oni povu beligi sian diraĵon ekz-e: La vento skuis la brakojn de la arboj; kompreneble temas pri metaforo. En poeziaĵo oni multe uzas metaforon, kelkfoje por agordi la metrikon.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 24 มกราคม 2020, 03:14:42

Meti kisojn estas floroj de ama kareco.

กลับไปด้านบน