ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

จาก cFlat7, 25 ธันวาคม 2011

ข้อความ 8885

ภาษา: Esperanto

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 5 กุมภาพันธ์ 2020, 10:56:48

Sokrato, Kristo kaj Gandhi estas maksimaj ekzemploj de humileco kaj la plej belaj modeloj de evoluado.Mortigitaj de kruelaj murdintoj, ili preferis morti ol reagi; simile al patrino, kiu estas rezignaciema antaŭ la malfaro de siaj idoj.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2020, 02:41:37

Interesis min konstrui arban fortikaĵon, sed mia patro preferis, ke mi interesiĝi pri riparado de la aŭto.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2020, 11:04:20

Akiru la kutimon ripari aŭton por kontentigi vian patran postulon. Patro kaj patrino havas grandan respondecon. rilare siajn idojn.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2020, 01:45:33

Indulgis al mi mia patro iafoje, multaj jaroj antaŭe, kiam mi bubaĉe rehejmen venis tro malfrue.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2020, 13:59:02

Malamema certe ne estis via patro kontraŭe, li indulgis vin eĉ sciante, ke via sinteno ne estis bona. Neniam estas justa la ĝojo akirita sur la rivero de aliulaj larmoj.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 9 กุมภาพันธ์ 2020, 02:50:40

Leciono mi havis, ke estu pli zorge, kiam mi estis junulo kaj partoprenis en neserioza ludo de boksado, kaj mi neintecis rompi la denton de mia kontraŭulo.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 9 กุมภาพันธ์ 2020, 12:12:30

Kion vi ne povas fini nun, ne estu al vi motivo por koleriĝo kaj rompi la dentojn de viaj kontraŭuloj. Faru la eblon, per klopodo kaj dediĉo, tamen evitu la ĉagrenon kaŭzita de la ŝajna fiasko.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 10 กุมภาพันธ์ 2020, 02:23:13

Fajfi mia kantraŭulo poste povis (tra la denttruo), tamen nur li koleris pro la fiasko (kaj la patroj ne estis tre feliĉaj).

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 10 กุมภาพันธ์ 2020, 12:20:21

Fidante la estonton mi lasas do sur la grundo de la forgeso la ofendon ĵetita kontraŭ mi.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 11 กุมภาพันธ์ 2020, 03:30:34

Moseo ĵetis la bastonon sur la grundon, kaj suprize ĝi fariĝis en serpenton.

กลับไปด้านบน