Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 25 de dezembro de 2011

Mensagens: 8962

Idioma: Esperanto

Vinisus (Mostrar o perfil) 31 de dezembro de 2019 19:10:40

per la unua vorto komenciĝas la parolado. La disciplino respondecas pri la sukceso de la plej gravaj faroj.

cFlat7 (Mostrar o perfil) 31 de dezembro de 2019 21:34:40

Faroj miaj, mi esperas, devos esti decaj kaj bonaj.

Vinisus (Mostrar o perfil) 31 de dezembro de 2019 22:10:51

Decaj kaj bonaj, do via feliĉo estas ebla.

cFlat7 (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 18:29:42

Eksterlande kaj interlande oni volas, ke ĉiuj aliaj samideanoj havu bonan novjaron.

Vinisus (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 19:01:06

Novjaro certe alportos novan oportunon, sed bezonas, ke ni ekzilu el nia vivo la malbonagon, kaj forpelu la malsanajn pensojn per la sanaj: tranĉu la malican reto de la malpravigeblaj suspektoj per la tondilo de konfido al nia proksimulo.

cFlat7 (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 23:36:56

Pri mia proksimulo, li ofte ĝenis nin, ekzemple kiam li uzas sian korbopilkajn ekipojn en sia aŭteja vojo.

Vinisus (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2020 18:39:18

Vojo plena de dornaj, kelkfoje vi pagas la prezon por vivi en socia medio. Kvankam vi eble ne scias vi estas ekzemplo por aliulo.

cFlat7 (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2020 21:21:43

Ambaŭ du formikoj rapide kuris sed hazarde iris en neston de kontraŭa familio de formikoj... illi poste ekforiris kaj ne antaŭrigardis!

Vinisus (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2020 21:35:12

Almetu al viaj kutimoj la bonan legadom. Unu paĝo ĉiutage jam estas sufiĉe, sed ne forgesu la neston de la formikaj.

cFlat7 (Mostrar o perfil) 3 de janeiro de 2020 22:00:22

Frumatene hodiaŭ mi rekomence eklegis "La Bona Lingvo", per Claude Piron; tiu estas bona legaĵo.

De volta à parte superior