ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

จาก cFlat7, 25 ธันวาคม 2011

ข้อความ 8885

ภาษา: Esperanto

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 11 กุมภาพันธ์ 2020, 12:08:16

Sciante alfronti tiujn faktojn, kiuj naskas ĉagrenojn, el ili oni prenas valorajn lecionojn.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 12 กุมภาพันธ์ 2020, 02:51:52

Lerta metodo por protekti kontraŭ moskitoj estas tute surmeti vestojn sur la korpo.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 12 กุมภาพันธ์ 2020, 11:53:22

Komencis batalqdo por eviti en Brazilo la disvastigadon de la tiel mortiga flava febro, kiun portas la diabra moskito.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2020, 00:43:40

Mizero kaj sufero ankaŭ sekvas la vivciklo de la ĝeniga insekto: iksodo!

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2020, 12:46:59

Instruas la Evangelio:"Provizu al vi trezorojn en la ĉielo." Kaj mi aldonas: Ĉar tie ne ekzistas iksodo nek la prefikso mal!

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 14 กุมภาพันธ์ 2020, 03:47:48

Mi scivolas kial 'mal' ne ekzistas en la ĉielo; eble anĝelo ne povas diri: Ni nun iru malsupren al la terglobo.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 14 กุมภาพันธ์ 2020, 13:10:00

Tiamaniere ne superŝarĝu vian menson per la kialo, ke en ĉielo ne troviĝas la prefikso mal. Ne forgesu, ke Zamenhof estas en ĉielo. kune kun pluraj aliaj eminentuloj, kaj certe kelkfoje ankaŭ li deziras malsupreniri ĝis la terkrusto.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2020, 02:20:05

Tre klara, laŭ mi, estas la ideo, ke sinjoro Zamenhof parolas Esperante en la ĉielo... do, kiel li povas interparoli kun la aliaj tie, se li kaj ili, ne uzas la prefikson 'mal'?

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2020, 13:01:26

Mortinta la la korpo, la spirito anstatauis lin, do nun li estas libera por porali ĉion, kion li volas, inkluzivas la prefikson mal-n.

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2020, 04:38:25

Mi ja volas paroli nun kaj en la estonteco multaj bonaj Esperantaj vortorj.

กลับไปด้านบน