ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Liter-vort-frazo Ludo

از cFlat7, 25 دسامبر 2011

پست‌ها: 8962

زبان: Esperanto

cFlat7 (نمایش مشخصات) 28 ژانویهٔ 2020،‏ 2:22:11

Kiam mi estis junulo, ni amuziĝis kiam la fajrestingisto malfermis la fajran kranegon dum varma sumera tago.

Vinisus (نمایش مشخصات) 28 ژانویهٔ 2020،‏ 11:18:46

Tio, kio hodiaŭ prezentiĝas turmentanta kaj minacanta, morgaŭ fariĝos paca. La homo devas ekzerci kuraĝon kaj rezignacion, ĉar sen ties valoroj li daŭre estas kvazaŭ infano atendante la fajrestingiston por mildigi liajn varmajn somerajn tagojn.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2020،‏ 2:19:47

Tiam mi ankaŭ faris, kun mia patro, etan boaton el ŝelo de betulo, kaj flosmetis ĝin sur la riveron.

Vinisus (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2020،‏ 12:12:43

Rigardu stelplena nokton, kaj faru multain demandojn, ĉar la tempo flugas, kaj nur rememoroj restas al muljuna poeto, kiu dum sia juneco estis feliĉa kaj ne konsciis pri tio.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 30 ژانویهٔ 2020،‏ 4:36:45

Tendon ni starigis en la pluvego kaj malfacile ekbruligis fajron kaj poste ĝuis ties varmeco.

Vinisus (نمایش مشخصات) 30 ژانویهٔ 2020،‏ 10:12:06

Via spirito stato multe kontribuas al la rezulto de viaj aspiroj kaj al viaj agoj. Kiam ni komencas taskon malbonhumore aŭ ribeleme ni jam perdas la plibonan parton de la plenumo. Mi neniam imagis min vivanta en malvarmega loko.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 31 ژانویهٔ 2020،‏ 2:38:10

La letero de ŝia amiko sciigis, ke li volas, ke ŝi vojaĝu tien, kie li nun loĝas: norda Svedio.

Vinisus (نمایش مشخصات) 31 ژانویهٔ 2020،‏ 11:06:27

Se ĉio malplaĉas al ŝi, kaj ŝi konstante plendprotestas, li devas zorgi, kaj liberigi ŝin de la negativaj impresoj, Almenaŭ metu belecon en ŝian okulojn, por ke ŝi rigardu la vivon per lensoj pli helaj.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 31 ژانویهٔ 2020،‏ 19:40:48

Helpi alian estas bonago, precipe se vi ne konas la helpaton.

Vinisus (نمایش مشخصات) 1 فوریهٔ 2020،‏ 12:00:35

Homo, kiu ŝajnas tre bone informita, kelkfoje havas nur neprofundan konon ŝajnigante scii pli ol li aŭ ŝi efektive scias. kiu scias aŭdi tiu ĉiam profitas.

بازگشت به بالا