Til indholdet

Ĉu multlingveco estas bono?

af Ĉiam, 26. dec. 2011

Meddelelser: 16

Sprog: Esperanto

Ĉiam (Vise profilen) 26. dec. 2011 20.52.28

Jes, sendube, mi pensas, ke multlingveco estas bono. En la mondo estas ĉ. 6 000 lingvoj kaj tio certe estas bono. Mondo multe perdas, kiam mortas eĉ unu lingvo.

darkweasel (Vise profilen) 26. dec. 2011 21.37.40

"multlingveco" kiusence?

ĉu denaska regado de pli ol unu lingvo?
ĉu ĝenerala regado de pli ol unu lingvo?
ĉu la ekzisto de pluraj homaj lingvoj?

N-true (Vise profilen) 26. dec. 2011 21.39.12

Per kiu kialo oni povus eĉ respondi per NE ĉi tie? Mi ŝatus scii, kian malavantaĝon multlingveco povus havi?

Cetere, ĉu la demando estas pri multlingveco de unu persono aŭ pri multlingveco de iu lando? Tio eble gravas por la respondontoj.

Ĉiam (Vise profilen) 26. dec. 2011 21.41.59

darkweasel:"multlingveco" kiusence?

ĉu denaska regado de pli ol unu lingvo?
ĉu ĝenerala regado de pli ol unu lingvo?
ĉu la ekzisto de pluraj homaj lingvoj?
Eble ĉio taŭgas.

N-true (Vise profilen) 26. dec. 2011 21.46.18

Ĉiam:
darkweasel:"multlingveco" kiusence?

ĉu denaska regado de pli ol unu lingvo?
ĉu ĝenerala regado de pli ol unu lingvo?
ĉu la ekzisto de pluraj homaj lingvoj?
Eble ĉio taŭgas.
Mi ankaŭ respondus "JES" por ĉiuj tiuj eblecoj. Sed aliaj homoj eble ne. Mi imagas, ke ekzistas kelkaj, kiuj opinias, ke multaj lingvoj sur la planedo estas malbonaj, kaj *tial* ja indas koni pli ol unu lingvon (do, li aŭ ŝi povus respondi JES, JES, NE al la demandoj de darkweasel.

antoniomoya (Vise profilen) 26. dec. 2011 21.56.28

Ĉiam:Jes, sendube, mi pensas, ke multlingveco estas bono. En la mondo estas ĉ. 6 000 lingvoj kaj tio certe estas bono. Mondo multe perdas, kiam mortas eĉ unu lingvo.
Eble vi pravas rilate kulturon, tradicion, kaj similaĵojn.

Sed vi konsentos ke multlingveco estas grandega barilo kiu disigas homojn. Homoj, ĉie, estas similaj, tiom korpe kiom mense, kaj havas la samajn revojn kaj bezonojn. Tio kio nur disigas nin estas, precize, lingvojn. Tielmaniere, ke Zamenhof mem devis elpensi ĉi tiun ilon dank' al kiu vi povas nun kompreni min.

Multlingveco io bona?

La homaro, iam, parolos unu solan lingvon. Kaj la ceteraj restos kiel io apartenanta al la pasinteco, al la historio, al tiu epoko kiam la homoj estis tiel primitivaj, ke ili parolis malsamajn lingvaĵojn ĉiu 100 kilometrojn.

Amike.

N-true (Vise profilen) 27. dec. 2011 14.17.36

antoniomoya:Multlingveco io bona?

La homaro, iam, parolos unu solan lingvon. Kaj la ceteraj restos kiel io apartenanta al la pasinteco, al la historio, al tiu epoko kiam la homoj estis tiel primitivaj, ke ili parolis malsamajn lingvaĵojn ĉiu 100 kilometrojn.
Por mi kiel lingvisciencisto estas vere malgajiga, ke ekzistas homoj, kiuj opinias tiel. malgajo.gif
Mi esperas, ke neniam venos la tago, ke ni homoj ĉiuj iĝos egala, tutsimila amaso kun nur unu lingvo kaj unu kulturo.

Mi ŝategas la multeco de la mondlingvoj kaj mi tre ĝojas ke la homoj ekz. en Ĉinio kaj Tajlando pensas kaj agas kaj opinias (ankoraŭ) malsimile al ni germanoj aŭ eŭropanoj.

Kuniga lingvo povas esti bona afero (kvankam ne nepre). Sed se estus por la prezo de la morto de niaj kulturaj kaj lingvaj malsamecoj, mi ne volas ĝin. Se 6500 lingvoj mortu pro Esperanto, mi pli volonte abandonus Esperanton.

Jen mia opinio.

robinast (Vise profilen) 27. dec. 2011 14.59.00

antoniomoya:
Sed vi konsentos ke multlingveco estas grandega barilo kiu disigas homojn. Homoj, ĉie, estas similaj, tiom korpe kiom mense, kaj havas la samajn revojn kaj bezonojn. Tio kio nur disigas nin estas, precize, lingvojn.
Nu, mi timas ke mi ne povas samopinii ĉi tie. Ne lingvoj nin disigas, sed aliaj aĝoj - antaŭjuĝoj, superflua memcentredeco, rigida pensado... Ĉu samlingve parolantoj nepre sentas same aŭ ĉiam pensas simile? Vi ja scias ke tute ne!
antoniomoya:
La homaro, iam, parolos unu solan lingvon.
Espereblege ne!! shoko.gif Anstataŭe, mi revas, ke la tuta homaro en unu bona tago estos tiel edukita, ke iu povas paroli en kelkaj lingvoj: en sia denaska lingvo, en iu IAL (kion ĉiu sur la Tero parolas) kaj - kial ne?! - eble en iu interstela lingvo (se ni okazontus esti ne sola inteligenta specio en la tuta Universo). okulumo.gif

Koracio (Vise profilen) 31. dec. 2011 18.41.20

Estus granda ĝojo por mi, se ĉiu dangeritaj lingvoj estus savita. Sed por tio mi ankaŭ la esperon mankas.

qwertz (Vise profilen) 31. dec. 2011 18.54.38

Unue oni bezonas tutposediĝan ĉeflingvon. Ofte tion ĉeflingvo estas denasklingvon. Sed ankaŭ ekzistas homoj, kiun ne havas tion tutposediĝan ĉeflingvon. Por tion homojn multlingvecon estas malĝoja sorto*. Ekde bazan tutposediĝan ĉeflingvon, multlingvecon estas tre bona ilo, ke oni meme reflektiĝus sian (nacian) ĉefkulturon.

UNESCO Atlaso de dangeriĝis lingvoj ĉe tuta mondo. UNESCO publigiĝis statistikon, ke iuaj 14(!) tagoj unu lingvo malaperis.

*klarigo (angle)

Tilbage til start