Ĉu multlingveco estas bono?
fra Ĉiam,2011 12 26
Meldinger: 16
Språk: Esperanto
Ĉiam (Å vise profilen) 2011 12 26 20:52:28
darkweasel (Å vise profilen) 2011 12 26 21:37:40
ĉu denaska regado de pli ol unu lingvo?
ĉu ĝenerala regado de pli ol unu lingvo?
ĉu la ekzisto de pluraj homaj lingvoj?
N-true (Å vise profilen) 2011 12 26 21:39:12
Cetere, ĉu la demando estas pri multlingveco de unu persono aŭ pri multlingveco de iu lando? Tio eble gravas por la respondontoj.
Ĉiam (Å vise profilen) 2011 12 26 21:41:59
darkweasel:"multlingveco" kiusence?Eble ĉio taŭgas.
ĉu denaska regado de pli ol unu lingvo?
ĉu ĝenerala regado de pli ol unu lingvo?
ĉu la ekzisto de pluraj homaj lingvoj?
N-true (Å vise profilen) 2011 12 26 21:46:18
Ĉiam:Mi ankaŭ respondus "JES" por ĉiuj tiuj eblecoj. Sed aliaj homoj eble ne. Mi imagas, ke ekzistas kelkaj, kiuj opinias, ke multaj lingvoj sur la planedo estas malbonaj, kaj *tial* ja indas koni pli ol unu lingvon (do, li aŭ ŝi povus respondi JES, JES, NE al la demandoj de darkweasel.darkweasel:"multlingveco" kiusence?Eble ĉio taŭgas.
ĉu denaska regado de pli ol unu lingvo?
ĉu ĝenerala regado de pli ol unu lingvo?
ĉu la ekzisto de pluraj homaj lingvoj?
antoniomoya (Å vise profilen) 2011 12 26 21:56:28
Ĉiam:Jes, sendube, mi pensas, ke multlingveco estas bono. En la mondo estas ĉ. 6 000 lingvoj kaj tio certe estas bono. Mondo multe perdas, kiam mortas eĉ unu lingvo.Eble vi pravas rilate kulturon, tradicion, kaj similaĵojn.
Sed vi konsentos ke multlingveco estas grandega barilo kiu disigas homojn. Homoj, ĉie, estas similaj, tiom korpe kiom mense, kaj havas la samajn revojn kaj bezonojn. Tio kio nur disigas nin estas, precize, lingvojn. Tielmaniere, ke Zamenhof mem devis elpensi ĉi tiun ilon dank' al kiu vi povas nun kompreni min.
Multlingveco io bona?
La homaro, iam, parolos unu solan lingvon. Kaj la ceteraj restos kiel io apartenanta al la pasinteco, al la historio, al tiu epoko kiam la homoj estis tiel primitivaj, ke ili parolis malsamajn lingvaĵojn ĉiu 100 kilometrojn.
Amike.
N-true (Å vise profilen) 2011 12 27 14:17:36
antoniomoya:Multlingveco io bona?Por mi kiel lingvisciencisto estas vere malgajiga, ke ekzistas homoj, kiuj opinias tiel.
La homaro, iam, parolos unu solan lingvon. Kaj la ceteraj restos kiel io apartenanta al la pasinteco, al la historio, al tiu epoko kiam la homoj estis tiel primitivaj, ke ili parolis malsamajn lingvaĵojn ĉiu 100 kilometrojn.
Mi esperas, ke neniam venos la tago, ke ni homoj ĉiuj iĝos egala, tutsimila amaso kun nur unu lingvo kaj unu kulturo.
Mi ŝategas la multeco de la mondlingvoj kaj mi tre ĝojas ke la homoj ekz. en Ĉinio kaj Tajlando pensas kaj agas kaj opinias (ankoraŭ) malsimile al ni germanoj aŭ eŭropanoj.
Kuniga lingvo povas esti bona afero (kvankam ne nepre). Sed se estus por la prezo de la morto de niaj kulturaj kaj lingvaj malsamecoj, mi ne volas ĝin. Se 6500 lingvoj mortu pro Esperanto, mi pli volonte abandonus Esperanton.
Jen mia opinio.
robinast (Å vise profilen) 2011 12 27 14:59:00
antoniomoya:Nu, mi timas ke mi ne povas samopinii ĉi tie. Ne lingvoj nin disigas, sed aliaj aĝoj - antaŭjuĝoj, superflua memcentredeco, rigida pensado... Ĉu samlingve parolantoj nepre sentas same aŭ ĉiam pensas simile? Vi ja scias ke tute ne!
Sed vi konsentos ke multlingveco estas grandega barilo kiu disigas homojn. Homoj, ĉie, estas similaj, tiom korpe kiom mense, kaj havas la samajn revojn kaj bezonojn. Tio kio nur disigas nin estas, precize, lingvojn.
antoniomoya:Espereblege ne!! Anstataŭe, mi revas, ke la tuta homaro en unu bona tago estos tiel edukita, ke iu povas paroli en kelkaj lingvoj: en sia denaska lingvo, en iu IAL (kion ĉiu sur la Tero parolas) kaj - kial ne?! - eble en iu interstela lingvo (se ni okazontus esti ne sola inteligenta specio en la tuta Universo).
La homaro, iam, parolos unu solan lingvon.
Koracio (Å vise profilen) 2011 12 31 18:41:20
qwertz (Å vise profilen) 2011 12 31 18:54:38
UNESCO Atlaso de dangeriĝis lingvoj ĉe tuta mondo. UNESCO publigiĝis statistikon, ke iuaj 14(!) tagoj unu lingvo malaperis.
*klarigo (angle)