До змісту

Rajto al Vivi

від unpensador, 28 грудня 2011 р.

Повідомлення: 70

Мова: Esperanto

JUANMA40 (Переглянути профіль) 4 січня 2012 р. 18:41:53

Algis:Ĉiu vivformo estas sankta, kaj neniu rajtas iamaniere agi kontraŭ. Oni devas pensi antaŭ ol komenci novan vivon
Do, kiam araneo paŝas sur via haŭto ĉu vi kisas ĝin aŭ ĉu vi portas ĝin al preĝejo? Ĉar ĉiu vivformo estas sankta...
Vi ne manĝos viandon nek fiŝon, mi supozas..

do, havu vi tutaj la infanoj vi volas aŭ kiuj vi povus havi kiam vi amoros virinon, aŭ viron..mi ne scias vian sekson, sed ne diru la samon por aliaj ĉiuj .
Amike

Algis (Переглянути профіль) 4 січня 2012 р. 19:36:11

mi ne diras por ĉiuj, mi nur diras mian opinion, kaj araneon mi metas en sekuran lokon

mihxil (Переглянути профіль) 4 січня 2012 р. 22:40:55

Algis:miĥil, el via skribaĉoj videblas, ke eĉ embrio cerbumas pli ol vi...
Via argumentado estas tre magra. Fakte, mi diru ke ĉi tio tute ne estas argumentado, sed nur ankoraŭ insultado. Mi ĝojas ke vi almenaŭ faras publike. Tiel ĉiu povas mem konstati kiom fie vi agas.

bildo (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 04:54:08

JUANMA40:
Preskaŭ en ĉio, sed ne dirante ke dio ne ekzistas, neniu mostris lian neekziston...
Mi pensas, ke la aserto "Dio ne ekzistas" al la kredanto estas adekvata respondo je la aserto "Mi petas Dion, ke Li donu al vi Lumon de menso, kiu estos necesa kiam vi trafos en Eternecon" al nekredantoj. Mi pensas, ke Dio ne ekzistas, ĉar neniu komprenas, kio estas Dio. Do, Dio estas absurdo. Absurdo ne povas esti reale.

bildo (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 05:11:31

JUANMA40:
Do, kiam araneo paŝas sur via haŭto ĉu vi kisas ĝin aŭ ĉu vi portas ĝin al preĝejo? Ĉar ĉiu vivformo estas sankta...
Vi ne manĝos viandon nek fiŝon, mi supozas..
Pli ol tio. Ankaŭ plantoj estas vivformoj. Ĉiuj terpomoj, ĉiuj tomatoj, ĉiuj grenetoj enhavas embriojn de estontaj plantoj. Algis devas manĝi nenion.

bildo (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 05:57:02

Algis:araneon mi metas en sekuran lokon
En kiu loko vi metas bakteriojn el via buŝo antaŭ vi brosas viajn dentojn? Ankaŭ bakterioj estas vivformoj... Se vi havas infektan malsanon, ĉu vi prenas antibiotikojn? Se jes, vi estas murdisto de sanktaj vivfornoj de bakterioj!

Algis (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 12:50:42

bildo:
JUANMA40:
Do, kiam araneo paŝas sur via haŭto ĉu vi kisas ĝin aŭ ĉu vi portas ĝin al preĝejo? Ĉar ĉiu vivformo estas sankta...
Vi ne manĝos viandon nek fiŝon, mi supozas..
Pli ol tio. Ankaŭ plantoj estas vivformoj. Ĉiuj terpomoj, ĉiuj tomatoj, ĉiuj grenetoj enhavas embriojn de estontaj plantoj. Algis devas manĝi nenion.
...ankaŭ vi cerbumas malpli ol embrio...Kaj tiu forumo havas tute alian temon...

Algis (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 12:56:38

miĥil:
Algis:miĥil, el via skribaĉoj videblas, ke eĉ embrio cerbumas pli ol vi...
Via argumentado estas tre magra. Fakte, mi diru ke ĉi tio tute ne estas argumentado, sed nur ankoraŭ insultado. Mi ĝojas ke vi almenaŭ faras publike. Tiel ĉiu povas mem konstati kiom fie vi agas.
mi klarigis al admin, ke mi uzas vian parolmanieron, ke vi pli bone komprenu. Kiam vi publike pardonpetos ĉiujn, kiujn vi ofendas en forumo, tiam, eble, mi ankaŭ skribos normale... ps. Se vi ofendiĝis, signifas, ke mi trafis...

lgg (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 14:53:10

Embrio ne estas vivkapabla meme. Ghi ne havas rajtojn.

bildo (Переглянути профіль) 5 січня 2012 р. 15:35:27

Algis:ankaŭ vi cerbumas malpli ol embrio...
Tiel ĉiu povas mem konstati kiom fie vi agas.(C) Miĥil

Назад до початку