Naar de inhoud

Rajto al Vivi

door unpensador, 28 december 2011

Berichten: 70

Taal: Esperanto

mihxil (Profiel tonen) 5 januari 2012 18:15:19

Algis:Se vi ofendiĝis, signifas, ke mi trafis...
Mi tute ne ofendiĝis. Via insulto estis tiom klare ne bazita en ia ajn akurata percepto de la realo, kaj mi tute pensas ke tia insulto nur trafas la instultinton, ne la insultiton.

mihxil (Profiel tonen) 5 januari 2012 18:27:32

lgg:Embrio ne estas vivkapabla meme. Ghi ne havas rajtojn.
Mi supozeble samopinias kun la konkludo. Sed la racio eble estas iom stranga. Ĉu memstara vivkapablo estu sufiĉa por 'havi rajtojn'? Kiu povas memstare vivi? Ĉu tio sufiĉus? Ekz. bakterioj eble povus memstare vivi, kelkaj eble eĉ pli ol homoj. Ĉu tiuj havas rajtojn? Ĉu prizorgatuloj ekz. en maljunulejoj, kiuj do ŝajne estas malpli 'meme vivkapablaj', ankaŭ havu malpli da rajtoj?

bildo (Profiel tonen) 6 januari 2012 04:49:31

lgg:Embrio ne estas vivkapabla meme. Ghi ne havas rajtojn.
Ĝi ne havas homajn rajtojn, ĉar ĝi ne estas homo. Nur homoj povas havi rajtojn en homa socio. En formika socio nur formikoj havas rajtojn. Neniu homo havas rajtojn en socio de formikoj. Kial vi uzas la h-sistemon? Ĝi estas malbona.

valdemante (Profiel tonen) 10 januari 2012 14:37:50

Dankon pro debatoj

darkweasel (Profiel tonen) 10 januari 2012 15:22:46

valdemante:Dankon pro debatoj
Kaj la reston de via mesaĝo vi metas en doc-dosieron (kiun, se mi uzus Windows-on, mi fakte eĉ ne malfermintus, ĉar doc-dosieroj povas enhavi virusojn)?!

Dankon pro debatoj.
Mi tute ne kolerigis, ĉar mi spertis, ke nia spirita matureco ne estas egala. En juneco mi ankaŭ estis ateistino. Mia konvertiĝo komencis en 1991j. , kiam mi ricevis la unuan ruslingvan poŝan Biblion kaj mi legis nur po kelkajn frazojn, kiuj estis direktitaj: kiam al vi estas malfacile, vi bezonas Dian protekton, al vi io minacas ktp. Kaj mi sentis,ke ĉio efikas. Unu pastro konsilis kredi al promeso de Dio-se vi ion petas de Dio kaj nia peto konformas al volo de Dio, Li nin aŭskultas.
(El la1-a epistolo de Johano, .5). Mi multfoje uzis tiun aserton, precipe pri vojaĝoj, pri vetero
kaj miaj petoj efektiviĝis. Post la unuaj efektiviĝoj mi pripensis: Ho,vere estas iu Potenca, Ĉiopova. Mi konsilas, se vi trafos en malfacilaĵon, por helpo provu turni sin al Dio, nur ne forgesu danki al Li.
Pri embrionoj, pri abortigo
Kiam mi estis juna, ie mi aŭdis, ke animo inkarniĝas eble en la 4-ra monato de gravedeco, tial dum la unuaj monatoj de gravedeco estas nur embrio. Mi naskis filon tre komplike, kaj kuracistoj konsilis pli ne naski. Post ĉ. 2 semajnoj mi plendis al sia najbarino med.flegistino, ke mi verŝajne estas graveda. Mia najbarino faris al mi injekton de „kuracilo“ por ke embrio abortu. Post kelkaj monatoj (eble en 1980j.) al mi en sonĝo venis Dmitrij, forpasinta edzo de mia kolegino Liuba.
En sonĝo li volis karesi mian kapon, kvazaŭ volis diri: Ne timu, ĉio estos bone. Mi komprenis
nenion. Matene en laboro mi demandis Liuba, ĉu ŝi vidas en sonĝoj sian Dmitrij. Ŝi diris, ke ŝi ĵus vidis en sonĝo sian edzon, kiu prizorgas infaneton. Mi demandis, ĉu eble vian nepon Martynas (Martin). Ŝi respondis: ne,ne Martin (tiam li estis 3-4 jara), ke Dmitrij prizorgas infaneton en vindotukoj. Mi estis ŝokita de tiu respondo. En libro „Lecionoj el Eterneco “(2011) estas priskribita kiel forpasintoj prizorgas pri abortitaj infanoj en ejoj de ĉielo. Ankaŭ estas konsilo de forpasintoj: Se vi volas trafi en lumajn ejon, ĉiutage faru almenaŭ po unu bonfaron.
Liuba kaj Dmitrij estis rusoj kaj ne havis parencojn en Litovio, tial mi en funebro de Dmitrij helpis al Liuba de la unua horo de lia morto ĝis la lasta horo post entombigo. Mi eĉ donis subajn vestojn por vestigo de Dmitrij.
Ni enpensiĝu pri siaj agoj. Valdemante

mihxil (Profiel tonen) 10 januari 2012 18:04:51

darkweasel: Kaj la reston de via mesaĝo vi metas en doc-dosieron (kiun, se mi uzus Windows-on, mi fakte eĉ ne malfermintus, ĉar doc-dosieroj povas enhavi virusojn)?!
Mi pensas ke ni eble povus suspekti ke al valdemante iom mankas empatio.

valdemante: Mi tute ne kolerigis, ĉar mi spertis, ke nia spirita matureco ne estas egala.
Ekzemple ankaŭ tio ĉi montras tion. Kion ni supozu, ke aliaj ol ŝi estas malpli 'spirite maturaj'? Ĉu oni ne komprenas ke tio estas iom ofenda? Kiel tio malsamas al simpla aplombaĵo 'mi nepre pravas, ĉar vi estas nur kiel infanoj'. Al mi almenaŭ sonas preskaŭ egale.

valdemante:Kiam mi estis juna, ie mi aŭdis, ke animo inkarniĝas eble en la 4-ra monato de gravedeco, tial dum la unuaj monatoj de gravedeco estas nur embrio.
Aŭdis el kiu? Kaj kio estas animo? Kion signifas tio? Kiu montris ke io 'enkarniĝas' entute? Komprenu ke tia ĉi klaĉado estas sufiĉe senimpresa.

Sahaquiel (Profiel tonen) 11 januari 2012 02:28:34

Kaj kio okazis kun la kreinto de ĉi tiu fademo? Li jam ne plu komentis!

raffadalbo (Profiel tonen) 11 januari 2012 20:49:24

miĥil:
valdemante: Mi tute ne kolerigis, ĉar mi spertis, ke nia spirita matureco ne estas egala.
Ĉu oni ne komprenas ke tio estas iom ofenda?
Laŭ mi, mixhil, vi estas tro rigora kun valdemante. Ŝi rakontis parton de sa vivo, kaj parton tre emociantan por ŝi. Ŝia rakonto estas tre interesa por mi; sed ŝi asertas opiniojn pli proksimaj al miaj ol al viaj, evidente...

Tamen, se vi ne konsentas, pli bone estas paroli de la ideoj ol de la formo rido.gif !

valdemante (Profiel tonen) 12 januari 2012 15:28:13

Sinceran dankon al D.W. pro helpo. Mi estas malforta pri komputilo.
Pri respondeco de viroj. Antaŭ 3 jarojn mi
vidis klipon, kiun preparis unu juna juda viro(lian nomon mi ne memoras).Li rakontis, kiam li estis trafinta en klinikan morton,en alia mondo tuj okazis en juĝo.El malluma flanko venis iuj estaĵoj, kiuj kriis, ke li estas nia, nia, ankaŭ venis infanetoj, kiuj kriis:kanajlo, kanajlo(malnoblulo), ni estas viaj.(Mi komprenis, ke tie estis abortitaj infanoj). Li preskaŭ estis kondamnita por trafo en mallumon, tiam venis du knabinoj kaj petis, ke lin restigu, ĉar li purigis, ornamis lian tombon, invitis grupeton da kredantoj, kiuj laŭ judaj moroj preĝis por ili specialajn preĝojn.(Pli poste li rakontis, ke li en tombejo trovis neprizorgitan tombon de du knabinetoj kaj decidis prizorgi ĝin).Ankaŭ iu voĉo aldonis, ke li bonfaris-disvastigis sanktajn librojn de judoj. Kiam li revenis enĉi tiun mondon, li ŝanĝis sian konduton, li iĝis juda pastro, kaj en klipo estis liaj fotoj kun du belaj infanoj.
Kaj por virinoj, kiuj abortis siajn infanojn - en sonĝo por Janina I. iu Voĉo
diris, ke iliaj patrinoj agu laŭ spirito de pastro st Johano Bosko (li vivis en Italio kaj prizorgis, edukis orfojn kaj aliajn forlasitajn infanojn.)
Ankaŭ en Biblio mi atentis frazon:"Religio(en lit.lingvo-pieco) pura kaj senmakula antaŭ Dio kaj Patro estas jena: viziti(en alia Biblio helpi, subteni) orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.(La epistolo de Jakobo 1;27). Ankoraŭ ne traleginte tiujn frazojn, intuitive mi helpis laŭ sia ebleco al orfoj kaj vidvinoj, kiujn mi renkontis en vojo de sia vivo. valdemante

mihxil (Profiel tonen) 12 januari 2012 20:36:22

valdemante:Pri respondeco de viroj. Antaŭ 3 jarojn mi
vidis klipon, kiun preparis unu juna juda viro(lian nomon mi ne memoras).Li rakontis, ..
Ni tute ne povas juĝi kio precize okazis. Ni havas nur vian vorton kaj krome tute nenion. Povas esti ke vi ne bone reprezentas la filmon, povas esti ke la filmo ne bone reprezentas la efektivajn travivojn de tiu viro, kaj fine tre povas esti ke tiuj travivoj ne okazis en iu ajn realo sed nure en la fantazio de tiu viro. Estas same valore rakonti nenion ajn entute.

valdemante: Kaj por virinoj, kiuj abortis siajn infanojn - en sonĝo por Janina ..
Kio pensigis vin ke sonĝoj iel ajn estas io reala?

valdemante: Ankaŭ en Biblio mi atentis frazon..
La biblio estas malnova fuŝhistoria libro skribita de de militema popoleto antaŭ pli ol du mil jaroj. Kiel tia libro iel konvinku iun ajn pri io ajn? Citi la biblion nur indas se vi certas ke la aŭskultantoj opinias ĝin apriore aŭtoritata. Mi informas vin ke ne ĉiuj aŭskultantoj trovas ĝin tia. Kaj tiuj kiuj ja opinias ĝin tia, probable jam samopinias kun vi. Resume do ĉiu cito el la biblio estas superflua.

Terug naar boven