Mergi la conținut

Rajto al Vivi

de unpensador, 28 decembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 70

Limbă: Esperanto

bildo (Arată profil) 13 ianuarie 2012, 04:40:54

valdemante:
Kaj por virinoj, kiuj abortis siajn infanojn
Ĉi tio estas mensogo. Neniu abortigas infanojn. Neeblas abortigi infanojn. Eblas abortigi nur embriojn. Embrio ne estas bebo.

unpensador (Arată profil) 13 ianuarie 2012, 08:01:30

Sahaquiel:Kaj kio okazis kun la kreinto de ĉi tiu fademo? Li jam ne plu komentis!
Okazas ke mi estis malsana kun doloro de dentoj kaj devas iri al la dentisto kiu eltiros al mi du molarojn kaj krome partoprenas en multaj aliaj lokoj kaj forumoj kaj estas tre bona aŭtomata radukilo de retpaĝoj al Esperanto http://translator.prompsit.com/es/ sed mi ne bone scias kiel funkcias kaj ankaŭ volas iri al la Asocio de granadaj Esperantistoj kaj krome nun mi instruas la anglan ĉe la "Civitana Centro" de la kvartalo (kaj poste mi pensas propagi esperanton tie). Kaj ankaŭ maltrankviligas al mi la planojn de Chávez por invadi Kolombion kaj Usonon http://www.fav-club.com/
Kaj kavanto de aĵoj.

Tiu ĉi tradukilo ests malbona, sed iomete funkcias, sed la bona tradukilo ne bone funkcias. http://www.traductor.cc/webTrad/?url=http%3A%2F%2F...

Eduardo malgajo.gif

TatuLe (Arată profil) 13 ianuarie 2012, 15:25:51

bildo:Eble aborti nur embriojn.
Laŭ mia kompreno ankaŭ ne eblas aborti embriojn, sed eblas abortigi ilin.
(Pardonu pro la lingva komento, sed ankaŭ aliaj en la fadeno uzis 'aborti' tiasence, kaj mi ne povis trovi konfirmon de ties ĝusteco)

bildo (Arată profil) 13 ianuarie 2012, 16:13:54

TatuLe:
bildo:Eble aborti nur embriojn.
Laŭ mia kompreno ankaŭ ne eblas aborti embriojn, sed eblas abortigi ilin.
(Pardonu pro la lingva komento, sed ankaŭ aliaj en la fadeno uzis 'aborti' tiasence, kaj mi ne povis trovi konfirmon de ties ĝusteco)
Jes, dankon! Vi pravas.

raffadalbo (Arată profil) 13 ianuarie 2012, 20:44:51

bildo:
valdemante:
Kaj por virinoj, kiuj abortis siajn infanojn
Ĉi tio estas mensogo. Neniu abortigas infanojn. Neeblas abortigi infanojn. Eblas abortigi nur embriojn. Embrio ne estas bebo.
Bedaŭrinde ne ĉiuj homoj konsentas kun vi. Laŭ multaj homoj ne ekzistas limo preciza inter embrio kaj feto, kaj ambaŭ estas beboj, ambaŭ estas infanoj.

Nature povas ni diri ke ni havas malsamajn ideojn - sed neniu povas diri ke kelkaj homoj estas "neniuj". La demokratio ne estas egaleco de ideoj sed estas respekto de malsamaj ideoj. sal.gif

mihxil (Arată profil) 13 ianuarie 2012, 23:07:41

raffadalbo: ne ekzistas limo preciza inter embrio kaj feto, kaj ambaŭ estas beboj, ambaŭ estas infanoj.
Ke ia limo ne estas preciza ne signifas ke la aferoj ambaŭflanke de tiu limo estas samaj. Ekz. ankaŭ ne estas precize difinita je kiu aĝo oni fariĝas 'maljunulo'. Tio tamen ne signifas ke infanoj estas maljunuloj.

Kelktaga embrio klare estas io tute alia ol kelkjara infano. Tute sencerba mikroskopa vermeto ne estas komparebla kun parolanta ludanta infano.

Cetere, inter feteco kaj bebeco ja montreblus preciza limo...

bildo (Arată profil) 14 ianuarie 2012, 05:03:35

raffadalbo:
bildo:
Ĉi tio estas mensogo. Neniu abortigas infanojn. Neeblas abortigi infanojn. Eblas abortigi nur embriojn. Embrio ne estas bebo.
Nature povas ni diri ke ni havas malsamajn ideojn - sed neniu povas diri ke kelkaj homoj estas "neniuj". La demokratio ne estas egaleco de ideoj sed estas respekto de malsamaj ideoj.
Nova mensogo. Mi ne diris, ke 'kelkaj homoj estas "neniuj"'. Mi diris, ke 'neniu abortigas infanojn'. Mi ne devas kredi same ol tiuj, kiuj kredas, ke embrio estas infano. Se vi respektas malsamajn ideojn, bonvolu respekti ankaŭ mian opinion.

bildo (Arată profil) 14 ianuarie 2012, 08:18:43

raffadalbo:
La demokratio ne estas egaleco de ideoj sed estas respekto de malsamaj ideoj.
La demokratio estas nek egaleco de ideoj, nek respekto de malsamaj ideoj. Demokratio ekzistas, se popolo elektas sian potencon.

mihxil (Arată profil) 14 ianuarie 2012, 10:50:37

bildo:La demokratio estas nek egaleco de ideoj, nek respekto de malsamaj ideoj. Demokratio ekzistas, se popolo elektas sian potencon.
Tio estas la laŭlitera interpreto de la vorto. Normale oni tamen komprenas ke en demokratio ankaŭ ekzistas libero de opinio.

Restas kompreneble la problemo ke raffadalbo parolis ne pri libero sed pri respekto. Neniu postulas en demokratio ke oni respektu la ideojn de aliaj. Oni nur respektu la liberon de aliaj vortigi siajn ideojn.

Alsete (Arată profil) 14 ianuarie 2012, 11:14:42

La franca filozofo Voltaire (XVIII-a jarcento) skribis:

"Mi ne aprobas viajn ideojn, sed mi batalos cele al vi povos esprimi ilin."

Mi pensas kiu, tiu estas la pli bona difino pri la toleremo, do, la pli bona fondaĵo por la demokratio.

Înapoi mai sus