إلى المحتويات

KION VI VOLUS ALDONI,FORIGI AŬ FUNDAMENTIGI EN ESPERANTO?

من troyshadow, 2 يناير، 2012

المشاركات: 21

لغة: Esperanto

Miland (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2012 7:43:20 م

fstphane:..Mi pensas ke komence ni devus plivolonte ellerni ĝin,perfekte koni ĝin antaŭ voli ŝanĝi kio ajn. rideto.gif
Ho saĝulo! Vi tute pravas. Ja indas ellerni la lingvon antaŭ ol proponi ŝanĝojn. sal.gif

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2012 6:08:30 م

En alia simila fadeno mi skribis pri reformaĵo de esperanto: kio ne sin renovigas, mortos.

Sed tiam mi pensis pri novaj situacioj kiuj demandas novajn solvojn. Ekzemple, oni bezonas krei novajn nomojn por novaj situacioj en scienco, poezio, ktp, preskaŭ ĉiutage. Sed generale min konsentas kun hebda999, kiu diris:
Preskaŭ ĉiam nur komencantoj volas ŝanĝi Esperanton - vi estas saĝa homo kaj saĝe proponas la ĝustan konduton. Post majstriĝo la komencantaj problemoj malaperos. Certe, Esperanto havas kelkajn erarojn, sed tio ne gravas, ĉar la naturalaj lingvoj havas milojn da ili. Se iu volas ŝanĝi la Esperanton, li devas iĝi fama verkisto, allogi multajn esperantistojn al si kaj devigi ilin per sia grandioza aŭtoritato, ke ili lin sekvu je lia lingva uzado. Tiu estas la vojo, neniel alie oni povas reformi la lingvon en ĝia nuna pozicio. Do la tuta diskuto estas vana.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2012 11:41:55 م

sudanglo:Por la prefero far eksterlandanoj de Esperanto super la angla, mi ŝanĝus la anglan tiel ke ĝi estu tro malfacila por ke eksterlandano povu mastru ĝin.

Fek! Tio estas jam vera. Mi forgesis tion.
Estas nur duon-vera: la angla lingvo estas duvizaĝa:
a) - lingvo tro malfacila por ke eksterlandano povu mastru ĝin, por rezervi la interesajn postenojn al tiuj kiuj majstras ĝin, kaj ĝian kulturon (kaj eventuale - se ne finfine - ĝian ideologion)
b) - turisma lingvo sufiĉe baza por elturniĝi en kelkaj tipaj situacioj, sed ne por interŝanĝi ideojn, kio ebligas artefarite multobligi la nombron de parolantoj.

Tiel ili povas elektu laŭkaze la plej oportunan difinon... lango.gif

Mi proponas, ke esperantistoj faru same: Estu taksata kiel esperantisto, tiu, kiu scipovas diri "saluton!"

Fek! Tio estas jam vera. Mi forgesis tion. okulumo.gif

lgg (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 2:58:36 م

Neniu neniam reformigos Esperanton, char embaraso ebla de blankaj unuaklasaj popoloj de Europa, kiuj malbonigis Esperanton per siaj gramatiko kaj sintakso. Oni diras, "Problemoj de Indianoj skabenon ne interesas."

hebda999 (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 3:12:59 م

Paulinho:En alia simila fadeno mi skribis pri reformaĵo de esperanto: kio ne sin renovigas, mortos.

Sed tiam mi pensis pri novaj situacioj kiuj demandas novajn solvojn. Ekzemple, oni bezonas krei novajn nomojn por novaj situacioj en scienco, poezio, ktp, preskaŭ ĉiutage.
Novaj vortoj ne postulas ŝanĝojn en esperanto. Esperanta vortfarado estas tre potenca ilo, kiun neniu naturala lingvo posedas al tiu ĉi grado - evidente oni povas krei novajn vortojn en aliaj lingvoj, sed ne tiel regule kiel en la esperanto. Kion mi povas esprimi esperante per sufiksoj kaj prefiksoj (tute regule), en aliaj lingvoj mi estas devigita esprimi per novaj vortoj:

hundo, hunda, hundino, hundina, hundido, hundida, hundaro, hundejo, hundiĝi, hundigi, hundaĵo ...

hebda999 (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2012 3:20:34 م

lgg:Neniu neniam ...
Neniu neniam = ĉiu ĉiam

superadamuso (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2012 10:50:47 م

troyshadow:mi mem certe opinias,ke nenio en e-o estas ŝanĝinda,tamen iam post iam mi renkontantas proponojn pri pliperfektigo de nia lingvo.Kion vi povas diri pri tio?mi egalos en la temo al reformemistoj kaj al malreformemistoj,sed ĉiuj opinioj estos atendita!
esperanto estas nerefomovebla kaj tio estas ĝi plej malavantaĝo. Ekz. mi proponas de 30 de jaroj ke astataŭ unuajn bonajn samajn lingvojn povus esti kiele en pola lingvo: unua bona sama
lingvojn kaj estas bone.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2012 6:15:13 ص

hebda999:
lgg:Neniu neniam ...
Neniu neniam = ĉiu ĉiam
Ne, laŭlogike neniu neniam = ĉiu iam.

hebda999 (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2012 7:29:39 ص

darkweasel:
hebda999:
lgg:Neniu neniam ...
Neniu neniam = ĉiu ĉiam
Ne, laŭlogike neniu neniam = ĉiu iam.
Do kial ne "iu iam"?

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2012 7:57:37 ص

superadamuso:
esperanto estas nerefomovebla kaj tio estas ĝi plej malavantaĝo. Ekz. mi proponas de 30 de jaroj ke astataŭ unuajn bonajn samajn lingvojn povus esti kiele en pola lingvo: unua bona sama
lingvojn kaj estas bone.
Kiel en la pola lingvo?!

pierwsze dobre same języki, pierwszych dobrych samych języków, pierwszym dobrym samym językom, pierwszymi dobrymi samymi językami...
KION VI VOLUS ALDONI,FORIGI AŬ FUNDAMENTIGI EN ESPERANTO?
Mi volas, ke ĝi restu, kia ĝi estas.

عودة للاعلى