Към съдържанието

KION VI VOLUS ALDONI,FORIGI AŬ FUNDAMENTIGI EN ESPERANTO?

от troyshadow, 02 януари 2012

Съобщения: 21

Език: Esperanto

troyshadow (Покажи профила) 02 януари 2012, 21:47:27

mi mem certe opinias,ke nenio en e-o estas ŝanĝinda,tamen iam post iam mi renkontantas proponojn pri pliperfektigo de nia lingvo.Kion vi povas diri pri tio?mi egalos en la temo al reformemistoj kaj al malreformemistoj,sed ĉiuj opinioj estos atendita!

lgg (Покажи профила) 02 януари 2012, 23:50:17

Mi proponas komenci de jatoj kaj jeroj.

Miland (Покажи профила) 03 януари 2012, 10:35:47

troyshadow:mi mem certe opinias,ke nenio en e-o estas ŝanĝinda..
Konsentite. Do ni fajfu pri proponoj por "plibonigi" la lingvon, ĉu ne? rido.gif

antoniomoya (Покажи профила) 03 януари 2012, 11:27:12

troyshadow:mi mem certe opinias,ke nenio en e-o estas ŝanĝinda...
Reveni kaj reveni pri ĉi tiu sama kaj ripetita afero, ŝajnas al mi (kaj senkulpigu mian sincerecon), minimume, ne-necesan tempo-perdon.

Amike.

sudanglo (Покажи профила) 03 януари 2012, 12:41:41

Por la prefero far eksterlandanoj de Esperanto super la angla, mi ŝanĝus la anglan tiel ke ĝi estu tro malfacila por ke eksterlandano povu mastru ĝin.

Fek! Tio estas jam vera. Mi forgesis tion.

hebda999 (Покажи профила) 03 януари 2012, 14:05:50

sudanglo:Por la prefero far eksterlandanoj de Esperanto super la angla, mi ŝanĝus la anglan tiel ke ĝi estu tro malfacila por ke eksterlandano povu mastru ĝin.

Fek! Tio estas jam vera. Mi forgesis tion.
Pro tio estiĝis Globish, la nova lingvo de homaro.

fstphane (Покажи профила) 03 януари 2012, 15:38:26

troyshadow:mi mem certe opinias,ke nenio en e-o estas ŝanĝinda,tamen iam post iam mi renkontantas proponojn pri pliperfektigo de nia lingvo.Kion vi povas diri pri tio?mi egalos en la temo al reformemistoj kaj al malreformemistoj,sed ĉiuj opinioj estos atendita!
Estanta komencanto,mi emas kiel aliajn voli(volemas?)ŝanĝi ĝin sekvanta(laŭ) miajn malfacilecojn.
Mi pensas ke komence ni devus plivolonte ellerni ĝin,perfekte koni ĝin antaŭ voli ŝanĝi kio ajn. rideto.gif

hebda999 (Покажи профила) 03 януари 2012, 17:32:38

fstphane:Estanta komencanto,mi emas kiel aliajn voli(volemas?)ŝanĝi ĝin sekvanta(laŭ) miajn malfacilecojn.
Mi pensas ke komence ni devus plivolonte ellerni ĝin,perfekte koni ĝin antaŭ voli ŝanĝi kio ajn. rideto.gif
Preskaŭ ĉiam nur komencantoj volas ŝanĝi Esperanton - vi estas saĝa homo kaj saĝe proponas la ĝustan konduton. Post majstriĝo la komencantaj problemoj malaperos. Certe, Esperanto havas kelkajn erarojn, sed tio ne gravas, ĉar la naturalaj lingvoj havas milojn da ili. Se iu volas ŝanĝi la Esperanton, li devas iĝi fama verkisto, allogi multajn esperantistojn al si kaj devigi ilin per sia grandioza aŭtoritato, ke ili lin sekvu je lia lingva uzado. Tiu estas la vojo, neniel alie oni povas reformi la lingvon en ĝia nuna pozicio. Do la tuta diskuto estas vana.

JUANMA40 (Покажи профила) 03 януари 2012, 19:31:33

troyshadow:mi mem certe opinias,ke nenio en e-o estas ŝanĝinda,tamen iam post iam mi renkontantas proponojn pri pliperfektigo de nia lingvo.Kion vi povas diri pri tio?mi egalos en la temo al reformemistoj kaj al malreformemistoj,sed ĉiuj opinioj estos atendita!
Kion volus vi TROYSHADOW aldoni, forigi ...? Por kio vi faras nun ĉi tiun absurdan fadenon kiam vi mem opinias ke nenio en Eo estas ŝanĝinda?
Mi Jes opinias kiel la blogo aliaesperantoeblas.wordpress.com , sed vi? Diru ion almenaŭ..

Amike

Обратно нагоре