Sisu juurde

Klavarfasonoj por Esperanto

kelle poolt Chainy, 3. jaanuar 2012

Postitused: 4

Keel: Esperanto

Chainy (Näita profiili) 3. jaanuar 2012 9:31.30

En la anglalingva forumo, iu denove demandis pri tio, kiel oni povas tajpi ĉapelitajn literojn. Do, mi pensas, ke ni nun provu kolekti ĉiujn metodojn ĉi tie ĉe Lernu, por ke ni povu plibonigi la klarigojn sur tiu ĉi paĝo.

----

Por Mac-komputiloj:

Miĥil jam antaŭ longe faris version por QWERTY-klavaroj (trovebla [url=http://meeuw.org/oŝ/]ĉi tie[/url]).

Mi nun eksciis, ke estas sufiĉe facile krei klavarfasonojn por la x-sistemo per la programo Ukelele.

Mi ĵus faris versiojn por QWERTZ- kaj AZERTY-klavarojn. Vi dume povas trovi kaj testi ilin ĉi tie. Eble en la estonteco ili troviĝos ankaŭ ie ĉe la Lernu-retpaĝaro? - Necesas simple malfermi tiun ZIP-dosierujon, kio donos al vi la necesan dosieron por instalado.

Instrukcio por instalado:

Ekzistas du metodoj, depende de tio, ĉu oni volas instali la klavarfasonon nur por unu uzanto aŭ por ĉiuj uzantoj de la komputilo:

1.

a) Por unu uzanto:

- Metu la dosieron "Esperanto-iksoj_de.bundle" (aŭ "Esperanto-iksoj_FR.bundle", se vi volas AZERTY-fasonon) en ~/Library/Keyboard Layouts/ (kreu tiun dosierujon se ĝi ne jam ekzistas). "~" signifas vian hejmodosierujon (en mia kazo tio estas Robert/Library/Keyboard Layouts). Notu: se vi uzas Mac OS X 10.7, tiam la Library-dosierujo estas kaŝita, do necesas premi la Option-klavon kaj alklaku al "Go" en la Finder-menuo por trovi ĝin.

b) Por ĉiuj uzantoj de unu komputilo:

Se oni volas, ke ĉiuj uzantoj de la komputilo povu uzi la ikso-klavarfasonon, tiam oni metu la dosieron "Esperanto-iksoj_de.bundle" (aŭ "Esperanto-iksoj_FR.bundle", se vi volas AZERTY-fasonon) en /Library/Keyboard Layouts/ (por fari tion, oni alklaku al la fiksita disko en la "Finder", kaj la "Library"-dosierujo troviĝas tie).

2. Resalutu en vian konton komputilan.

3. Iru al System Preferences -> Language & Text -> Input Sources. (Aŭ en Tiger 10.4 tio estas System Preferences -> International -> Input Menu). Elektu 'Iksoj_de'.

Ankaŭ en la sekcio "Input Sources/Menu" oni povas alklaki al "Show input menu in menu bar" por ke oni havu la eblon facile elekti inter diversaj klavarfasonoj.

====Uzado de la ikso-klavarfasono====

1. c + x = ĉ (unue oni premas sur 'c' kaj tiam sur 'x')

2. c + x + x = ĉ (dufoje sur la 'x' post la unua premo sur 'c')

Por tajpi nur 'c' aŭ aliajn literojn tuj post ĝi, tiam oni tajpu kiel kutime.

darkweasel (Näita profiili) 3. jaanuar 2012 10:15.55

Chainy (Näita profiili) 3. jaanuar 2012 15:00.08

Mi ankaŭ faris jenajn klavarojn por pola- kaj hispana-lingvanoj:

Esperanto-iksoj_ES(ISO).bundle.zip
Esperanto-iksoj_PL.bundle.zip

Vidu ĉi tie

Chainy (Näita profiili) 3. jaanuar 2012 15:28.17

Mi ne provis ĝin, sed jen senpaga programeto por tajpi ĉapelitajn literojn en la iPad aŭ iPhone: Ĝusta Klavaro

Eble iu povus diri, ĉu ĝi estas bona aŭ ne?

Tagasi üles