Klavarfasonoj por Esperanto
Chainy-ისა და 3 იანვარი, 2012-ის მიერ
შეტყობინებები: 4
ენა: Esperanto
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2012 09:31:30
----
Por Mac-komputiloj:
Miĥil jam antaŭ longe faris version por QWERTY-klavaroj (trovebla [url=http://meeuw.org/oŝ/]ĉi tie[/url]).
Mi nun eksciis, ke estas sufiĉe facile krei klavarfasonojn por la x-sistemo per la programo Ukelele.
Mi ĵus faris versiojn por QWERTZ- kaj AZERTY-klavarojn. Vi dume povas trovi kaj testi ilin ĉi tie. Eble en la estonteco ili troviĝos ankaŭ ie ĉe la Lernu-retpaĝaro? - Necesas simple malfermi tiun ZIP-dosierujon, kio donos al vi la necesan dosieron por instalado.
Instrukcio por instalado:
Ekzistas du metodoj, depende de tio, ĉu oni volas instali la klavarfasonon nur por unu uzanto aŭ por ĉiuj uzantoj de la komputilo:
1.
a) Por unu uzanto:
- Metu la dosieron "Esperanto-iksoj_de.bundle" (aŭ "Esperanto-iksoj_FR.bundle", se vi volas AZERTY-fasonon) en ~/Library/Keyboard Layouts/ (kreu tiun dosierujon se ĝi ne jam ekzistas). "~" signifas vian hejmodosierujon (en mia kazo tio estas Robert/Library/Keyboard Layouts). Notu: se vi uzas Mac OS X 10.7, tiam la Library-dosierujo estas kaŝita, do necesas premi la Option-klavon kaj alklaku al "Go" en la Finder-menuo por trovi ĝin.
b) Por ĉiuj uzantoj de unu komputilo:
Se oni volas, ke ĉiuj uzantoj de la komputilo povu uzi la ikso-klavarfasonon, tiam oni metu la dosieron "Esperanto-iksoj_de.bundle" (aŭ "Esperanto-iksoj_FR.bundle", se vi volas AZERTY-fasonon) en /Library/Keyboard Layouts/ (por fari tion, oni alklaku al la fiksita disko en la "Finder", kaj la "Library"-dosierujo troviĝas tie).
2. Resalutu en vian konton komputilan.
3. Iru al System Preferences -> Language & Text -> Input Sources. (Aŭ en Tiger 10.4 tio estas System Preferences -> International -> Input Menu). Elektu 'Iksoj_de'.
Ankaŭ en la sekcio "Input Sources/Menu" oni povas alklaki al "Show input menu in menu bar" por ke oni havu la eblon facile elekti inter diversaj klavarfasonoj.
====Uzado de la ikso-klavarfasono====
1. c + x = ĉ (unue oni premas sur 'c' kaj tiam sur 'x')
2. c + x + x = ĉ (dufoje sur la 'x' post la unua premo sur 'c')
Por tajpi nur 'c' aŭ aliajn literojn tuj post ĝi, tiam oni tajpu kiel kutime.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2012 10:15:55
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2012 15:00:08
Esperanto-iksoj_ES(ISO).bundle.zip
Esperanto-iksoj_PL.bundle.zip
Vidu ĉi tie
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2012 15:28:17
Eble iu povus diri, ĉu ĝi estas bona aŭ ne?