Tästä sisältöön

Traduko de Money

Alderic :lta, 3. tammikuuta 2012

Viestejä: 5

Kieli: Esperanto

Alderic (Näytä profiilli) 3. tammikuuta 2012 15.34.45

Saluton geesperantistoj
mi volas traduki kantadoj en Esperanto. ( Money (that's what I want) kaj Money de Pink Floyd)
Mi petas helpon, por bone traduki, ĉar mi estas pli musikanto ol tradukanto rideto.gif
se vi vidas erarojn aŭ se vi trovas ideojn por rimoj, vi povas al mi ilin diri
Jen mia traduko kun ĝiaj (ĝiaj, ne miaj okulumo.gif ) eraroj :


Mono

la plej bonaj aĵoj senpagas
sed lasu ilin por abel' aŭ anas'
Don' al mi monon (tion mi volas)
Mi volas tion (tion mi volas)

Via amo tremigas min
sed via amo ne pagas min
Don' al mi monon (tion mi volas)
Mi volas tion (tion mi volas)

Mono ne donas ĉion, tio ne herezas
Ĝi ne donas nur ion, kion mi ne uzas
Don' al mi

Mono, foriras
havu laboron,kio pli pagas, kaj vi bonas
Mono, estas gaso
ekkaptu tiun monon kaj staku ĝin
nova aŭto, kaviaro, luksaj revoj,
pensu, mi aĉetos min futbal-teamon

Mono, revenas
mi fartas bone, las' viajn manojn ekster mia stak'
Mono, furoras
ne donu al mi tiun bonan fiaĉaĵon
per unua klaso forega vojaĝo
por flugi ĝis la plaĝo


kaj jen la originala teksto:

The best things in life are free
But you can keep 'em for the birds and bees
Now give me money (that's what I want)
That's what I want (that's what I want)

Your lovin' gives me a thrill
But your lovin' don't pay my bills
Now give me money (that's what I want)
That's what I want (that's what I want)

Money don't get everything, it's true
What it don't get, I can't use
Now give me

-------------------------------

Money, get away
Get a good job with more pay and you're okay
Money, it's a gas
Grab that cash with both hands and make a stash
New car, caviar, four star daydream,
Think I'll buy me a football team

Money get back
I'm alright, Jack, keep your hands off my stack.
Money it's a hit
Don't give me that do goody good bullshit
I'm in the hi-fidelity first class traveling set
And I think I need a Lear jet

Ondo (Näytä profiilli) 4. tammikuuta 2012 10.14.05

Saluton Alderic!

Estas tre malfacila tasko. La teksto estas simpla, kaj tial oni ne uzu poeziajn artifikoj en la traduko. Provi traduki tute laŭvorte sed tamen kanteble, estas tro malfacila tasko. Mi faris rapidan provon pri unu el la kantoj. Mi mem ne ŝatas la uzon de apostrofitaj o-vortoj, kaj jam pro tiuj (flor', or' am') la traduko ne tute kontentigas min. Sed provu kanti kaj metu la rezulton ien por ke ni povu aŭdi ĝin. Jen por vi:

Donacas vivo sen or’
plejbonon por papilio kaj flor’.
Mi volas monon! Ĝuste monon!
Ĝuste tion! Ĝuste tion!

Ekscitas ja via am’
sed la ŝuldojn vi pagu jam!
Mi volas monon! Ĝuste monon!
Ĝuste tion! Ĝuste tion!

Mono ne donas ĉion, ne ne!
Pro tio ne kriu "ve!".
Mi volas monon! ...

sudanglo (Näytä profiilli) 4. tammikuuta 2012 11.39.37

Mi gratulas al vi Ondo, pri via inventemo.

Traduki kanton en Esperanton el la angla estas terura tasko.

La angla estas dotita de multaj unusilabaj vortoj kaj sinonimoj, kaj varia akcento-pozicio en diversaj vortoj. Tio tre faciligas la taskon de kanzon-verkado en tiu lingvo.

Preskaŭ necesas, ke iu ajn traduko en Esperanton estu iom ĉifreca - pli for de normala prozo - pro la multsilabeco, rigida akcentado kaj gramatikaj limigoj, en tiu lingvo.

Notu Alderic, ke forlason de vort-finaĵo vi ne povas uzi por 'Donu' - almenaŭ en klasika Esperanto.

Rogir (Näytä profiilli) 4. tammikuuta 2012 23.27.41

Iom rilate al tio, la Perdita Generacio ĵus montris tradukon de 'Money, money, money' de ABBA. Bedaŭre mi ne havas la tekston nun, sed la rekantaĵo iris tiel:

Mono, mono, mono,
ĝis plafono
en riĉula mond'.
Mono, mono, mono,
dolĉa sono
en riĉula mond'.
Aha-aaa
ĉio eblus por mi
se mi havus nur la monon
en riĉula mond'.

sudanglo (Näytä profiilli) 5. tammikuuta 2012 12.23.11

Tre bone, Rogir

Takaisin ylös