前往目錄

Sufiĉa lingva fono

貼文者: Miland, 2012年1月5日

訊息: 4

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2012年1月5日上午11:25:24

La jena citaĵo el Kabe estas pensiga:

Por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn.

Ĉu Kabe forlasis la movadon pro tio? Se jes, ĉu li pravis, aŭ ĉu bona stilo akireblas simple per studi bonajn ekzemplojn de Esperanto? Kion vi opinias?

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年1月5日下午12:35:11

Miland:La jena citaĵo el Kabe estas pensiga:

Por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn.

Ĉu Kabe forlasis la movadon pro tio? Se jes, ĉu li pravis, aŭ ĉu bona stilo akireblas simple per studi bonajn ekzemplojn de Esperanto? Kion vi opinias?
Mi ne scias ekzakte DE KIE oni povas akiri bonan stilon. Eble la du kondiĉoj kiujn vi mencias estas samnecesaj. Sed ne ĉiu kaj ĉiuj kapablas (aŭ havas tempon) koni, minimume, tri diversajn lingvojn. Kaj ne la tuta mondo fariĝos, necese, bonaj (aŭ famaj) verkistoj.

Do, por ordinara verkado kaj skribado, por ke aliuloj povos bone kompreni kion mi intencas diri, mi opinias ke legi aŭ studi bonan verkitan Esperanton devus sufiĉi.

Amike.

glig (顯示個人資料) 2012年1月5日下午2:12:20

Por ke mi iomete ekbruligu la etoson (videble mortigan etoson) ĉi tie, jen ion interesan por vi mi trovis. lango.gif

"estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto"

mi trovis tion ĉi en la simpla vortaro:
http://simplavortaro.org/?vorto=slavo, flanke treege bona paĝo, unu el miaj plej ŝatataj.

saluton kaj bonan priparoladon! sal.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2012年1月5日下午3:56:35

ŝajnas al mi ke en la unuaj tagoj de esperanto tio estis pli vera ol hodiaŭ, ĉar tiam stilo devis ankoraŭ ellaboriĝi.

回到上端